— Gloru la hegemonon! — li mortigis ankauh chi tiun.
Gestas, ne plu kapabla ion ajn kompreni, timigite ekkriis, kiam antauh li aperis la ekzekutisto, sed apenauh la spongo tushis liajn lipojn, li grauhlante ghin kaptis per la dentoj. Post kelkaj sekundoj ankauh lia korpo malstreche pendis en la ligiloj.
La kapuchulo iris post la ekzekutisto kaj la centuriestro, lin sekvis la estro de la Templa gardo. Haltinte antauh la unua fosto, la kapuchulo atente rigardis la sangantan korpon de Jeshua, per sia blanka mano li tushis ties piedon kaj diris al la akompanantoj:
— Li mortis.
Same tio ripetighis che la du aliaj fostoj.
Kiam la ekzameno estis finita, la tribunuso gestis al la centuriestro, sin turnis kaj foriris de la pinto kun la estro de la Templa gardo kaj la kapuchulo. Estighis krepusko, fulmoj sulkis la nigran chielon. Subite el ghi shprucis fajro, kaj la krio de la centuriestro: «Retiru la gardon!» dronis en la tondro. Felichaj, la soldatoj kuris malsupren surmetante la kaskon. Mallumo kovris Jershalaimon.
La pluvego vershighis abrupte kaj trafis la centurion che la mezo de la deklivo. La akvo falis tiom abunde, ke kiam la soldatoj ankorauh kuris malsupren, post ili jam impetis torentaj fluegoj. La soldatoj glitis kaj falis sur la molighinta argilo rapidante al la ebena vojo sur kiu — apenauh videbla tra la pluvnebulo — galopis al Jershalaim la ghisoste malseka kavalerio. Post kelkaj minutoj nur unu homo restis sur la monteto en la vapora bolado de tondro, akvo kaj fajro. Svingante la malvane shtelitan tranchilon, falante che la glitigaj kavetoj, sin krochante je chio ajn, fojfoje kvarpiede grimpante, li impetis al la fostoj. Jen li dronis en la kompleta malhelo, jen subite li reaperis en la flagra lumo.
La akvo jam kovris liajn piedojn ghis la maleoloj kiam li, finfine atinginte la fostojn, forshiris sian pezan pro la sorbita akvo taliton, lasis sur si nur la hhitonon kaj sin premis al la piedoj de Jeshua. Li distranchis la shnurojn che la kruroj, grimpis sur la malsupran transversajhon, chirkauhprenis Jeshuan kaj forigis la suprajn ligilojn de liaj brakoj. La nuda malseka korpo de Jeshua peze falis sur Levion kaj renversis lin teren. Levio volis tuj meti ghin sur siajn shultrojn, sed alia penso lin haltigis. Li lasis la korpon kun la malantauhen klinita kapo kaj la disetenditaj brakoj kushi en la akvo, kaj tra la argillikvajho li kure vadis sur la disglitantaj piedoj al la aliaj fostoj. Ankauh tie li distranchis la shnurojn, kaj la du korpoj falis sur la teron.
Pasis kelkaj minutoj. Sur la pinto de la monteto restis nur tiuj du korpoj kaj la tri nudaj fostoj. La akvo batis kaj turnis la korpojn.
Levio kaj la korpo de Jeshua ne plu estis supre sur la altajho.
CHAPITRO 17
MALKVIETA TAGO
Je la vendredo matene, tio estas la sekvan tagon post la malbenita seanco, el la tuta efektiva personaro de la oficistoj de Varieteo: la librotenisto Bazilo Stepanovich Lastochkin, du kontistoj, tri tajpistinoj, ambau kasistinoj, kurieroj, lokmontristoj kaj purigistinoj — resume, el chiuj estantaj en la teatro — neniu laboris sur sia loko. Sidante sur la fenestro-bretoj ili observis, kio okazas malsupre, en la strato Sadovaja che la muro de Varieteo. Al la muroj premighis du kelkmilhomaj atendovicoj, kies vosto atingis la placon Kudrinskaja. En la komenco de ambau vicoj staris proksimume po dek revendistoj bone konataj de la tuta Moskva teatrularo.
La atendovicoj mienis tre ekscitite, krochis la atenton de la preterfluantaj civitanoj, kaj pasigis sian tempon pridiskutante la logajn raportojn pri la hieraua senprecedenca seanco de nigra magio. Tiaj samaj raportoj pleje konfuzis la libroteniston Lastochkin, kiu je la antaua vespero la spektaklon ne cheestis. La lokmontristoj rakontis pri harstarigaj aferoj, ekzemple, ke post la fino de la fama seanco civitaninoj kuradis sur la strato duonvestite, kaj tiel plu. La pruda kaj milda Lastochkin nur frap-frapis per la palpebroj audante la historiojn pri chiuj chi mirakloj, kaj absolute ne sciis, kion fari; nu, fari ion nepre necesis, kaj tio estis ghuste lia devo, char nun li restis la plej altranga oficisto en la tuta shipanaro de Varieteo.
Chirkau la deka horo la bilet’avida amaso tiom shvelis, ke la famo pri ghi atingis la milicion, kaj mirinde rapide aperis tachmentoj, rajdaj kaj surpiedaj, kiuj ordigis la amason. Tamen ech en bona ordo starante, la kilometra serpento per si mem prezentis grandan faligilon kaj tute konsternis la civitanojn sur la strato Sadovaja.