Rimarkinte la veninton, Anna Richardovna salte levighis, sin jhetis al Lastochkin, krochis sin je la refaldoj de lia jako kaj skuante la libroteniston shi ekkriis:

— Laudatu Dio! Finfine trovighis almenau unu kuraghulo! Chiuj diskuris, chiuj perfidis! Ni iru, iru al li, ja mi ne scias, kion fari! — Kaj, plu ploregante, shi tiris la libroteniston en la kabineton.

La unua ago de Lastochkin tuj post ol li pashis en la kabineton estis lasi sian tekon fali sur la plankon; kaj due, chiuj pensoj en lia kapo renversighis piedosupren. Ja vere, estis suficha kauzo.

Che la grandega skribotablo kun masiva inkujo sidis malplena vira vestokompleto kaj promenigis sur paperfolio sekan, seninkan plumon. La vestokompleto surhavis kravaton, el ghia brustposheto montrighis fontoplumo, tamen nek kolo nek kapo videblis super la kolumo, kaj same la manumoj prezentis nenian manon. La vestokompleto estis absorbita de la laboro kaj neniom atentis la pelmelon kiu regis chirkaue. Audante iun veni, la vestokompleto dors’apogighis en la braksegho kaj de super la kolumo eksonis la de Lastochkin bone konata vocho de Prohhoro Petrovich:

— Kio okazis? Ja sur la pordo estas skribite, ke mi neniun akceptas!

La bela sekretariino ekshrikis kaj tordante siajn manojn shi kriis:

— Chu vi vidas? Chu vidas?! Li ne estas chi tie! Ne estas! Revenigu lin, revenigu!

Iu shovis sian kapon tra la duonfermita pordo, diris «Ahh!» kaj resaltis for. La librotenisto sentis siajn genuojn ektremi, li sidighis sur la randon de segho, cetere, sen forgesi antaue repreni la tekon. Anna Richardovna saltetis chirkau la librotenisto chifante lian jakon, kaj krietadis:

— Mi chiam, chiam lin haltigis, kiam li komencis diablosakri! Tamen finfine li sin forsakris, — la belulino kuris al la skribotablo kaj per muzika, tenera vocho, iomete nazsona post la plorado, shi vokis:

— Prochjo! Kie vi estas?

— Kiun vi alparolas chi tie per Prochjo? — orgojle demandis la vestokompleto, ankorau pli profunden shovante sin en la braksegho.

— Li ne rekonas! Min ne rekonas! Chu vi komprenas? — reekploregis la sekretariino.

— Bonvolu ne ploregi en mia kabineto! — jam kolerete diris la incitighema striita vestokompleto, kaj per la maniko ghi shovis al si pluan paperstakon kun la evidenta intenco provizi ilin je la koncernaj decido-formuloj.

— Ne, tion mi ne povas vidi, ne, mi ne povas! — kriis Anna Richardovna elkurante en la sekretariejon; kaj post shin el la kabineto pafighis la librotenisto.

— Imagu do, mi sidas, — tremante pro la ekscito rakontis la sekretariino, rekrochighinte je la maniko de Lastochkin, — kaj subite envenas virkato. Tute nigra kaj granda kiel hipopotamo. Nature, mi kriis al ghi «hush!» Ghi forkuras kaj anstatau ghi envenas dikulo, ia katmuzela, kaj diras: «Fi, civitanino, maldecas krii hush al vizitanto». Kaj hop rekte en la kabineton, kaj mi, nature, kuras post lin, krias: «Chu vi frenezighis?» Kaj li, la arogantulo, iras rekte al Profioro Petrovich kaj sin sidigas kontrau li en la brakseghon. Nu, la chefo, li estas plej bonkora homo, tamen nervoza. Li ekkoleris! Tion mi ne negas. Jes, nervoza homo, laboras kiel bovo, li ekkoleris. «Kial do» li diris «vi permesas al vi enrompighi sen esti anoncita?» Kaj la impertinentulo, vi imagu, li duonkushighis en la braksegho kaj kun rideto respondas: «Mi» li diras «venis por priparoli kun vi negoceton». Prohhoro Petrovich denove kolerighis: «Mi estas okupita!» Chu vi scias, kion la ulo respondis? «Neniel vi estas okupita…» Chu bele? Tiam, nature, la pacienco de Profioro Petrovich krevis kaj li ekkriis: «Tio ja estas skandalajho! Oni lin forkonduku au la diabloj min prenu!» Kaj la alia, imagu, ridetis kaj diris: «Chu la diabloj vin prenu? Nu, tio estas aranghebla!» Kaj paf! mi ech ne havis tempon por ekkrio: malaperis tiu katmuzela kaj sii… sidas… la vestokompleto… Hiii! — distirinte sian tute senforman, la lastajn konturojn perdintan bushon hurlis Anna Richardovna.

Plorsingulto shin silentigis, shi reakiris la spiron kaj ekbabilis ion tute senkoheran:

— Kaj skribas, skribas, skribas! Frenezige! Per telefono ghi interparolas! Vestokompleto! Chiuj forkuris, kvazau la leporoj!

La librotenisto staris tremante. Sed finfine la sorto lin helpis. Trankvile kaj afereme en la sekretariejon pashis la milicio en la kvanto de du homoj. Ekvidinte ilin la bela sekretariino ploregis ankorau pli forte, pushante la fingron al la pordo de la kabineto.

— Ne plu ploregu, civitanino, — trankvile diris la unua miliciano, dum la librotenisto, sentante sin troa, rapide forlasis la sekretariejon kaj post unu minuto jam estis en la libera aero. Pensoj kirlighis en lia kapo, zumis kvazau en tubo, kaj en tiu zumado audighis shirajhoj el tio, kion la lokmontristoj rakontis pri la kato partopreninta la hierauan seancon. «Eh he! Chu la kato ilin vizitinta estus nia konatulo?»

Nenion aranghinte en la Komisiono, la diligenta librotenisto decidis viziti ghian filion, situantan en la strateto Vagankovskij. Kaj por sin iomete trankviligi la tutan vojon li iris piede.

Перейти на страницу:

Похожие книги