Ne estas sciate, kio okazis al la prokuratoro de Judujo, sed li permesis al si levi la manon, kvazauh por shirmi sin kontrauh la sunradio, kaj de malantauh la mano, kiel de malantauh shildo, sendi al la arestito ian subinstigan rigardon.
— Do, — li parolis plu, — respondu, chu ci konas iun Jehudon el Kirjat kaj kion ci diris al li, se ci tamen diris, pri Cezaro?
— Tio okazis jene, — volonte komencis rakonti la arestito, — antauhhierauh vespere, che la Templo, mi konatighis kun junulo kiu nomis sin Jehudo el la urbo Kirjat. Li invitis min en sian domon en la Malsupra Urbo kaj regalis min…
— Bona homo, chu? — demandis Pilato kaj diableska fajrero ekbrilis en liaj okuloj.
— Tre bona kaj sciama homo, — jesis la arestito, — li montris plej grandan interesighon pri miaj ideoj kaj tre varme min akceptis…
— … ekbruligis la lampojn, — je la sama tono, kiel la arestito, tradente diris Pilato. Liaj okuloj flagretis.
— Jes, — respondis Jeshua, iom surpizite ke la prokuratoro tion scias, kaj dauhrigis: — Li petis min eldiri mian opinion pri la shtatregado. Tiu demando lin ege interesis.
— Do, kion ci diris? — demandis Pilato. — Ci respondos al mi, ke ci ghin forgesis, chu? — sed lia vocho jam estis senespera.
— Mi diris, ekzemple, — rakontis la arestito, — ke chia regado estas perforto kontrauh la homoj kaj ke venos tempo kiam ne plu estos la regado de la Cezaroj nek ia alia regado. La homo eniros la regnon de la vero kaj justo, kie nenia regado estos bezonata.
— Poste!
— Poste estis nenio, char tiam homoj enkuris, min ligis kaj kondukis en la malliberejon.
La sekretario rapide protokolis klopodante ne eligi ech unu vorton.
— En la mondo neniam estis nek estas nek estos regado pli granda auh pli bona por la homoj ol la regado de Tiberio Cezaro, — la strechovundita kaj malsanula vocho de Pilato shvelis, ial li furioze rigardis la sekretarion kaj la eskorton, — kaj ne decas ke ci, malsagha krimulacho, jughu pri tio. — Chi tiam la hegemono kriegis:
— La eskorton for de la balkono! — Sin turninte al la sekretario li aldonis:
— Lasu min sola kun la krimulo, temas pri shtata afero!
La eskorto levis la lancojn kaj ritme klakante per la ferizitaj kaligoj eliris en la ghardenon sekvate de la sekretario.
Dum kelka tempo la silenton sur la balkono plenigis nur la kanto de la akvo en la fontano. Pilato rigardis la akvon formi super la shprucilo shvelantan flu’teleron, ties randojn forrompighi kaj strie disfali.
Unua ekparolis la arestito.
— Mi vidas, ke okazis misajho pro mia interparolo kun tiu junulo el Kirjat. Mi antauhsentas, hegemono, ke lin trafos malfelicho kaj mi lin tre kompatas.
— Shajnas al mi, — kun stranga rideto respondis la prokuratoro, — ke estas en la mondo iu alia, pli inda je cia kompato ol Jehudo el Kirjat kaj suferonta multe pli ol Jehudo. Do, Marko Ratobuchulo, la flegma kaj senhezita torturisto, la homoj kiuj, kiel mi vidas, cin batis pro ciaj predikoj — la prokuratoro almontris la misforman vizaghon de Jeshua, — la krimuloj Dismas kaj Gestas, murdintaj kun siaj kunuloj kvar soldatojn, kaj fine la fi-perfidulo Jehudo — chu ili chiuj estas bonaj homoj?
— Jes, — respondis la arestito.
— Kaj venos la regno de la vero, chu?
— Ghi venos, hegemono, — fide respondis Jeshua.
— Neniam ghi venos, — ekkriis Pilato per vocho tiom terura ke Jeshua shancelighis malantauhen. Tiel li estis krianta antauh multaj jaroj al siaj kavalerianoj en la Valo de la Junulinoj: «Batu ilin! Batu! La ega Ratobuchulo kaptitas!» Li ankorauh pli lauhtigis sian rompitan pro la komandado vochon por ke en la ghardeno oni auhdu la vorton:
— Krimulo! Krimulo! Krimulo!
Poste li demandis pli trankvile:
— Jeshua Ha-Nocri, chu ci kredas je dioj?
— Estas nur unu Dio, — respondis Jeshua, — je li mi kredas.
— Do preghu al li, forte preghu! Cetere… — la vocho de Pilato resinkis, — tio estas senutila. Chu ci havas edzinon? — ial malghoje li demandis, ne komprenante kio al li okazas.
— Ne, mi estas sola.
— La abomeninda urbo, — subite murmuris la prokuratoro. Li movis la shultrojn, kvazauh pro malvarmo, kaj frotis la manojn, kvazauh lavante ilin. — Se ci estus murdita antauh cia renkonto kun Jehudo el Kirjat, tio certe estus multe pli bona.
— Ci prefere lasu min for, hegemono, — neatendite petis Jeshua kaj lia vocho ighis maltrankvila, — mi vidas ke oni volas mortigi min.
Spasmo tordis la vizaghon de Pilato, li turnis al Jeshua la inflamajn okulglobojn kun ilia rughighinta vejnaro kaj diris:
— Chu ci, malfelichulo, imagas ke Romia prokuratoro liberigos homon dirintan tion, kion ci diris? Ho dioj! Chu ci pensas, ke mi pretas okupi cian lokon? Ciajn opiniojn mi malaprobas! Kaj atentu: se post chi tiu momento ci diros ech unu vorton, se ci ekparolos kun iu ajn, tiam kontrauh mi cin gardu! Mi ripetas: cin gardu!
— Hegemono…
— Silentu! — kriis Pilato kaj lia furioza rigardo sekvis la hirundon, refoje flirtintan tra la kolonaron. — Al mi! — li vokis.