— La unuan fojon mi tion auhdas, — diris Pilato kun negaja rideto, — sed eblas, ke mi ne sufiche konas la vivon. Ne necesas skribi plu, — li sin ekturnis al la sekretario, cetere chesinta skribi jam antauhe, kaj reparolis al la arestito: — Chu en iu greka libro ci legis pri tio?

— Ne, mi mem komprenis tion.

— Kaj ci predikas tion, chu?

— Jes.

— Nun kion ci dirus, ekzemple, pri centuriestro Marko, alnome Ratobuchulo, chu ankauh li estas bona?

— Jes, — respondis la arestito, — kvankam li estas malfelicha homo. De kiam bonaj homoj lin kripligis, li ighis kruela kaj senkompata. Estas interese, kiu faris tion?

— Mi volonte informos cin pri tio, — diris Pilato, — mi ja cheestis tie. Bonaj homoj sin jhetadis sur lin kvazauh la hundoj sur urson. La ghermanoj krochighis je liaj kruroj, brakoj, kolo. Lia manipuluso estis encirkligita, kaj se la turmo, kiun mi komandis, ne estus enhakinta sin de la flanko, ci, filozofo, ne havus la okazon interparoli kun Ratobuchulo. Tio estis dum la batalo che Idistavizo, en la Junulina Valo.

— Se mi povus interparoli kun li, — neatendite diris la arestito reve, — mi estas certa, ke li draste shanghighus.

— Nu, — reagis Pilato, — se ci havus la kapricon interparoli kun oficiroj auh soldatoj de la legio, tio probable ne rezultigus grandan ghojon por la legiestro. Tamen — feliche por ni chiuj — tio ne okazos, kaj mi estas la unua kiu zorgos pri la afero.

Chi tiam hirundo impetis en la portikon, flugis unu rondon tuj sub la ora plafono, malplialtighis, per la akra flugilo preskauh tushis la vizaghon de bronza statuo staranta en nicho kaj malaperis en kapitelo. Eble, ghi ekvolis fari tie sian neston.

Dum ghia flugado en la kapo de la prokuratoro, nun klara kaj facila, vortighis formulo. Ghi estis jena: La hegemono konsideris la aferon pri la vaganta filozofo Jeshua, alnome Ha-Nocri, kaj trovis nenian delikton. Speciale, ne estas malkovrita ia ajn rilato inter la faroj de Jeshua kaj la jhusa tumulto en Jershalaim. Evidentighis, ke la vaganta filozofo estas mense malsana, tial la prokuratoro ne konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri Ha-Nocri. Tamen, char ties malsaghaj, utopiaj paroloj povas kauhzi tumulton en Jershalaim, la prokuratoro lin forsendas el la urbo kaj ordonas malliberigi lin en Cezareo Stratona che Mediteraneo — kie cetere rezidas la prokuratoro.

Necesis nur dikti tion al la sekretario.

La flugiloj de la hirundo susuris tuj super la kapo de la hegemono, la birdo jhetis sin flanken, al la kaliko de la fontano kaj forflugis eksteren. La prokuratoro levis la rigardon sur la arestiton kaj vidis apud tiu brulantan polvofoston.

— Chu estas io plua pri li? — demandis Pilato la sekretarion.

— Bedauhrinde jes, — kontrauh lia atendo respondis tiu kaj donis al Pilato alian pergamenon.

— Kio do? — Pilato kuntiris la brovojn.

Lia mieno shanghighis ech plie post ol li legis la pergamenon. Chu malhela sango alfluis liajn vizaghon kaj kolon, chu okazis io alia, sed lia hauhto perdis la flavon, ighis bruna kaj liaj okuloj shajnis sinki en la kapo.

Vershajne pro la sama sango, kiu alfluis la tempiojn kaj komencis tie batadi, konfuzighis lia vidado. Jen — shajnis al li, ke la kapo de la arestito ien forshvebis kaj anstatauh ghi aperis alia. Sur tiu kalva kapo sidis ora krono kun disaj dentoj; la hauhton de la frunto korodis ulcero, shmirita per ungvento; la busho estis ensinkinta, sendenta, kun kaprica, pendanta malsupra lipo. Plu, shajnis al Pilato, ke la rozkoloraj kolonoj chirkauh li kaj la Jershalaimaj tegmentoj tie for, malsupre, trans la ghardeno, malaperis, ke chio perdighis en la densega verdo de la Kapreaj ghardenoj. Ankauh pri lia auhdo okazis io stranga: shajnis, ke ie malproksime trumpetoj eksonis nelauhte kaj minace, kaj tre klare li auhdis nazan vochon orgojle tiri la vortojn: «La legho pri majest’atenco…».

Rapide ekrulighis pensoj — mallongaj, senordaj, nekutimaj: «Perdita!»; poste: «Perditaj!..» Kaj tute absurda ideo pri ia nepre venonta (al kiu?!) senmorteco — kaj tiu senmorteco ial naskis neelteneblan angoron.

Pilato sin strechis, forpelis la vizion, revenigis la rigardon en la portikon. Antauh li denove estis la okuloj de la arestito.

— Auhskultu, Ha-Nocri, — ekparolis la prokuratoro iel strange rigardante al Jeshua: lia mieno estis severa, sed en la okuloj videblis maltrankvilo, — chu iam ci diris ion ajn pri la granda Cezaro? Respondu! Chu ci ion diris? Auh… ne… diris? — La vorton ne Pilato tiris iom pli longe ol konvenas che jugho. Per la rigardo li sendis al la arestito ian penson, kiun li volis kvazauh sugestii al tiu.

— Diri la veron estas facile kaj agrable, — rimarkis Jeshua.

— Mi ne bezonas scii, — reagis Pilato per sufokata kolera vocho, — chu estas al ci agrabla diri la veron. Tutegale ci ghin diros. Tamen dirante ghin, pesu chiun vorton se ci volas eviti morton ne nur certan sed ankauh turmentan.

Перейти на страницу:

Похожие книги