Pilato levis sur tiun la martirajn okulojn kaj rimarkis, ke la suno jam estas altete super la hipodromo, ke ghia radio, penetrinte la kolonaron, rampis ghis la eluzitaj sandaloj de Jeshua, ke tiu forflankighas por ghin eviti.

La prokuratoro ekstaris, premis la kapon per ambauh manoj, lia flaveta, razita vizagho esprimis teruron. Sed tuj li ghin superregis kaj residighis.

Dume la arestito dauhrigis sian parolon, sed la sekretario ne plu skribis. Ansere strechinte la kolon, li nur klopodis ne eligi ech malplejan vorton.

— Jen, chio finighis, — parolis la arestito afable rigardante Pilaton, — mi tre ghojas pri tio. Mi konsilas al ci, hegemono, por iom da tempo forlasi la palacon kaj promeni en la chirkauhajho — nu ekzemple, en la ghardenoj sur la Oliv’arba Monto. La fulmotondro… — sin turninte la arestito rigardis la sunon, — venos poste, antauh la vespero. Promeno cin efikus tre bone, kaj mi volonte cin akompanus. En mian kapon venis kelkaj novaj pensoj, kiuj eble cin interesos, kaj mi kun plezuro komunikus al ci ilin, des pli ke ci shajnas homo tre inteligenta.

La sekretario morte palighis kaj lasis fali la pergamenrulon.

— Cia malfelicho konsistas en tio, — nehaltigate parolis plu la ligito, — ke ci estas tro malkomunikema kaj tute perdis la fidon je la homoj. Konsentu ja, ke oni ne povas meti sian tutan shaton en hundon. Cia vivo estas magra, hegemono. — La parolinto permesis al si rideton.

La sekretario nun pensis nur pri tio, chu li kredu siajn orelojn. Devigite kredi, li penis imagi, en kiu fantazia formo manifestighos la furiozo de la kolerema prokuratoro che tiu senprecedenca impertinentajho de la arestito. Sed li ne povis tion imagi, kvankam li bone konis la prokuratoron.

Eksonis la strechovundita, rauhketa vocho de la prokuratoro, latine diranta:

— Malligu liajn manojn.

Unu el la eskortanoj frapis per la lanco kontrauh la planko, transdonis ghin al alia, aliris la arestiton kaj forigis la shnuron. La sekretario reprenis la pergamenon kaj decidis dum kelka tempo nenion skribi kaj nenion miri.

— Konfesu, — mallauhte demandis Pilato en la greka, — ci estas granda kuracisto, chu?

— Ne, prokuratoro, mi ne estas kuracisto, — respondis la arestito, delice frotante la shvelintan, malhele rughan manon, sulkigitan per la shnuro.

Klininte la kapon, Pilato boris la arestiton per fiksa rigardo. Ne plu nebula, ghi reakiris siajn kutimajn spritobrilojn.

— Mi ne demandis cin, — diris Pilato, — chu ci ankauh scias latine?

— Jes, — respondis la arestito.

La flavetaj vangoj de Pilato iom rughighis kaj li demandis latine:

— Kiel ci divenis, ke mi volis voki mian hundon?

— Tio estas tre simpla, — latine respondis la arestito, — ci movis cian manon en la aero, — la parolanto ripetis la geston de la prokuratoro, — kvazauh ci volis ghin karesi kaj ciaj lipoj…

— Jes, — diris Pilato.

Post pauhzo li demandis greke:

— Do, ci estas kuracisto, chu?

— Ne, ne, — energie kontrauhdiris la arestito, — kredu al mi, mi ne estas kuracisto.

— Nu bone, se ci volas kashi tion, kashu ghin. La aferon ghi ne koncernas. Do, chu ci asertas, ke ci neniun instigis detrui… auh forbruligi auh alimaniere difekti la Templon?

— Mi neniun instigis al tiaj agoj, hegemono, mi ripetas. Ja mi ne similas malsaghulon, chu?

— Ho certe, ci ne similas malsaghulon, — mallauhte respondis la prokuratoro kaj timinde rikanis. — Do jhuru ke tio ne okazis.

— Je kio ci volas ke mi jhuru? — pliviglighis la malligito.

— Nu, ekzemple je cia vivo, — respondis la prokuratoro, — nun estas la ghusta tempo jhuri je ghi, char sciu, ghi pendas je hareto!

— Chu ci opinias, ke ghin pendigis ci, hegemono? — demandis la arestito. — Se jes, ci ege eraras.

Pilato ektremis kaj diris tra la kunpremitaj dentoj:

— Mi povas distranchi tiun hareton.

— Ankauh pri tio ci eraras, — kontrauhdiris la arestito kun serena rideto, per la mano sin shirmante kontrauh la suno. — Ja konsentu, ke sendube, distranchi ghin povas nur la pendiginto, chu?

— Nu bone, — ridetis Pilato, — mi ne plu dubas, ke la nenifaremaj Jershalaimaj gapuloj senforlase cin sekvis. Mi ne scias, kiu pendigis cian langon, sed ghi estas bone pendigita. Interalie, chu tio estas vera, ke ci envenis Jershalaimon tra la Pordego de Suzo, rajdante azenon kaj akompanate de popolacho kiu salutis cin per krioj kvazauh profeton?

La arestito mire rigardis la prokuratoron.

— Verdire, mi havas nenian azenon, — li respondis. — Mi envenis la urbon tra la Pordego de Suzo, tio estas ghusta, sed mi venis piede. Min akompanis nur Levio Mateo kaj neniu kriis al mi ion ajn, char tiam neniu en Jershalaim min konis.

— Chu ci konas tiujn homojn, — dauhrigis Pilato fiksrigardante la arestiton, — iu Dismas, poste Gestas kaj Bar-rabba?

— Chi tiujn bonajn homojn mi ne konas.

— Chu vere?

— Vere.

— Nun diru al mi, kial ci chiumomente diras «bona homo»? Chu chiun ci nomas tia?

— Chiun, — respondis la arestito, — en la mondo ne estas malicaj homoj.

Перейти на страницу:

Похожие книги