Nu fakte: la krimoj de Bar-rabba kaj de Ha-Nocri tre diferencas lauh la gravo. Dum la dua, nekontesteble homo mense malsana, kulpas je absurdaj paroladoj en Jershalaim kaj aliloke, la kulpo de la unua estas nekompareble pli grava. Li ne nur malkashe ekscitis ribelon, dum la aresto li ankorauh mortigis gardiston. Bar-rabba estas multe pli danghera ol Ha-Nocri.

Pro la indikitaj rezonoj la prokuratoro petas la chefpastron rekonsideri la decidon kaj el la du kondamnitoj liberigi la malpli dangheran, kaj tiu sendube estas Ha-Nocri. Do?

Kajafo diris per vocho nelauhta sed firma ke la Sinedrio zorge konsideris la aferon kaj ke la duan fojon ghi sciigas sian intencon liberigi Bar-rabban.

— Kiel do? Ech post mia rekomendo, rekomendo de tiu, per kies busho parolas la Romia regado? Chefpastro, ripetu je tria fojo!

— Je la tria fojo mi ripetas ke ni liberigos Bar-rabban, — nelauhte diris Kajafo.

Chio estis finita, plua insisto estis sensenca. Ha-Nocri estis malaperonta por chiam, neniu kuracos la terurajn, kruelajn dolorojn de la prokuratoro. Kontrauh ili estas nenia rimedo krom la morto. Sed ne tiu penso nun frapis Pilaton. Lin tutan penetris la sama nekomprenebla angoro, kiu jhus trafis lin sur la balkono. La prokuratoro serchis la kialon sed la rezulto estis stranga: shajnis al li malklare, ke en la interparolo kun la kondamnito io restis nedirita, auh eble, ke li ion ne finauhskultis.

Pilato forpelis tiun penson kaj ghi tuj malaperis, same rapide kiel ghi venis. Ghi malaperis kaj la angoro restis neeksplikita, char ne povis ja ghin klarigi alia, fulme aperinta kaj tuj estingighinta, mallonga penso: «Senmorteco… La senmorteco venis…» Kies senmorteco? Tion la prokuratoro ne komprenis sed la ideo pri tiu enigma senmorteco glaciigis lin malgrauh la sun’ardo.

— Nu, — diris Pilato, — estu tiel.

Li turnis la kapon, rigardis chirkauhen kaj miris pri la okazinta shangho. Malaperis la florsharghita rozujo, malaperis la cipresoj kadrantaj la supran terason, la granat’arbo, la blanka statuo en verdajhoj kune kun la verdajhoj. Chion anstatauhis ia malhelrugha shlimo, en ghi ektremis kaj ien ekmovighis algoj kaj kun ili movighis Pilato mem. Sufoka kaj brula, lin forportis la plej terura kolero, la kolero de la malpovo.

— Premon, — eligis Pilato, — premon mi sentas!

Per malvarma, shvita mano li abrupte tiris la fibolon de la kolumo de sia mantelo. La fibolo falis sur la sablon.

— La vetero estas sufoka, ie pasas fulmotondro, — reagis Kajafo fikse rigardante la rughighintan vizaghon de la prokuratoro kaj pensante pri la pluaj, ankorauh venontaj turmentoj. «Ho, terura estas chi-jare la monato Nisan’!» — Ne, — diris Pilato, — ne pro la vetero mi estas premata, sed char tro malvaste ighis chi tie por ni du. — Strechinte la palpebrojn, Pilato ridetis kaj aldonis: — Gardu cin, chefpastro.

La malhelaj okuloj de la chefpastro ekbrilis kaj li, ne malpli lerte ol antauhe la prokuratoro, igis sian vizaghon esprimi miron.

— Kion mi auhdas, prokuratoro? — fiere kaj trankvile respondis Kajafo, — ci minacas al mi post ol ci mem konfirmis nian verdikton? Chu tio estas ebla? Kutime Romia prokuratoro elektas vortojn por ion diri. Se iu auhdus nin, hegemono..?

Pilato rigardis la chefpastron per malvivaj okuloj kaj nudigis la dentojn por esprimi rideton.

— Kion ci diras, chefpastro! Kiu povas nun auhdi nin chi tie? Chu mi similas la junan vagantan malsaghulon ekzekutotan hodiauh? Chu mi estus knabo? Mi scias, kion kaj kie mi diras. La ghardeno estas gardata, egale kiel la palaco, muso ne povus penetri chi tien! Kaj ne nur muso, ne povus ech tiu — kiel li estas nomata? — el la urbo Kirjat. Chu ci lin konas, chefpastro? Ho, se iu tia penetrus chi tien, li amare sin domaghus, pri tio ci ja ne dubas, chu? Do sciu, chefpastro, ke de nun ci ne havos ripozon! Nek ci, nek cia popolo, — Pilato montris dekstren kie en la foro flamis la Templo, — tion deklaras mi, Pilato de Ponto, kavaliro de la Ora Lanco!

— Mi scias, scias! — sentime respondis la nigrabarba Kajafo kaj liaj okuloj ekbrilis. Li levis la manon chielen kaj dauhrigis: — Scias la juda popolo, ke ci malamegas ghin per furioza malamo kaj suferigos al ghi multajn turmentojn, sed tutan ci ghin ne ekstermos! Dio ghin defendos! Nin auhdos, auhdos la potenca Cezaro, li shirmos nin kontrauh la ekstermanto Pilato!

Перейти на страницу:

Похожие книги