Kiam la sekretario kaj la eskorto reokupis siajn lokojn, Pilato deklaris ke li konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri la krimulo Ha-Nocri kaj la sekretario protokolis tion.

Post unu minuto antauh la prokuratoro staris Marko Ratobuchulo. La prokuratoro ordonis al li konduki la krimulon al la estro de la sekreta servo kaj konigi al tiu la instrukcion de la prokuratoro, ke Jeshua Ha-Nocri estu gardata aparte disde la ceteraj kondamnitoj kaj ke al la personaro de la sekreta servo je la minaco de severa puno estu malpermesite interparoli kun Jeshua Ha-Nocri pri io ajn auh respondi liajn demandojn.

Obeante la geston de Marko la eskorto chirkauhis Jeshuan kaj lin forkondukis de la balkono.

Poste antauh la prokuratoro aperis blondbarba belulo kun aglaj plumoj en la kaskokresto. Sur lia brusto brilis oraj leonkapoj, oraj platetoj garnis lian glavrimenon. Liaj triplandumaj botoj estis shnuritaj ghis la genuo, purpura mantelo pendis de lia maldekstra shultro. Li estis legato, la legiestro. La prokuratoro lin demandis, kie nun trovighas la Sebastea kohorto. La legiestro raportis, ke la sebasteanoj estas postenigitaj chirkauh la placo che la hipodromo, kie estas anoncota la verdikto pri la krimuloj.

Pilato ordonis al la legiestro pretigi du centuriojn el la Italia kohorto. La unu, komandate de Ratobuchulo, devos eskorti la krimulojn, la charojn kun la ekzekutilaro kaj la ekzekutistojn ghis la Kalva Monto kaj tie alighi la supran kordonon. La alia devos marshi rekte al la Kalva Monto kaj komenci la postenighon. Pro la sama celo, tio estas por sekurigi la monteton, la prokuratoro petis la legiestron sendi kune la helpan skadron, la Sirian alaon.

Kiam la legiestro estis elirinta, la prokuratoro ordonis al la sekretario inviti la prezidanton de la Sinedrio, ghiajn du membrojn kaj la estron de la Templa gardo. Krome, li petis la sekretarion aranghi la inviton tiel ke li, la prokuratoro, povu interparoli kun la prezidanto antauh la kunveno kaj sola.

La ordonoj de Pilato estis plenumitaj rapide kaj ghuste. La suno, kiu dum la lastaj tagoj iel aparte furioze ardigadis Jershalaimon, ankorauh malproksimis de sia plej alta punkto, kiam sur la supra ghardenteraso, che la du blankaj marmoraj leonoj gardantaj la shtuparon, renkontighis la prokuratoro kaj Josef Kajafo, la Juduja chefpastro prezidanta la Sinedrion.

En la ghardeno estis kviete. Sed kiam la prokuratoro eliris el la portiko sur la ghardenterason inundatan de la suna lumo, la terason kie staris hide elefantokruraj palmoj kaj de kie al lia rigardo prezentighis la tuta de li abomenata urbo Jershalaim, ghiaj pendaj pontoj, ghiaj fortikajhoj kaj precipe la monstra marmorbloko kun ora drakoskvamo anstatauh tegmento, la Templo de Jershalaim, — tiam lia akra auhdo perceptis venantan de sube, kie muro disigis la malsupran palacan ghardenterason disde la urba placo, obtuzan murmuron, el kiu fojfoje forflugadis sonoj malfortaj kaj akutaj, kiel ghemoj auh krioj.

Pilato komprenis, ke tie sur la placo jam amasighis nenombreblaj Jershalaimanoj, incititaj de la jhusa tumulto, ke la amaso malpacience atendas la verdikton kaj ke krias la senlacaj akvovendistoj.

La prokuratoro komencis per tio ke li invitis la chefpastron en la portikon, for de la senkompata ardo, sed Kajafo ghentile petis pardonon kaj klarigis, ke antauhfeste li ne rajtas fari tion. Pilato levis la kapuchon sur sian apenauh kalvighantan kapon kaj komencis la interparolon. La interparolo estis en la greka.

Pilato diris, ke li ekzamenis la aferon pri Jeshua Ha-Nocri kaj konfirmis la mortoverdikton. Do, antauh la hodiauh okazonta ekzekuto mortoverdikton ricevis la tri banditoj — Dismas, Gestas, Bar-rabba — kaj krome tiu Jeshua Ha-Nocri. La du unuaj, kiuj auhdacis eksciti la popolon kontrauh Cezaro, estas kaptitaj fare de la Romia potenco post armita rezisto, do pri ili oni ne parolu. Male, la du lastaj, Bar-rabba kaj Ha-Nocri, estas arestitaj de la juda estraro kaj kondamnitaj de la Sinedrio. Lauh la legho kaj kutimo, unu el la du krimuloj estas liberigenda pro la granda festo de Pasko, komencighonta hodiauh.

Do, la prokuratoro deziras scii, kiun el la du krimuloj intencas liberigi la Sinedrio: chu Bar-rabban auh Jeshuan Ha-Nocri?

Kajafo klinis la kapon signante ke li komprenis la demandon kaj respondis:

— La Sinedrio petas liberigi Bar-rabban.

Ghuste tiun respondon atendis Pilato, sed lia tasko estis shajnigi sin mirigita.

Li faris tion majstre. Sur lia orgojla vizagho levighis la brovoj kaj li mire rigardis la chefpastron rekte en la okulojn.

— Verdire, tiu respondo min surprizas, — milde diris la prokuratoro, — mi timas ke okazis miskompreno.

Pilato klarigis sian starpunkton. La Romia administracio neniel atencas la rajtojn de la loka religia estraro, la chefpastro ja bone scias tion, tamen tiu kazo prezentas evidentan eraron kaj la Romia administracio havas intereson ghin korekti.

Перейти на страницу:

Похожие книги