— Ho ne! — ekkriis Pilato. Nun chiu plua vorto lin faciligis: li jam povis forjheti la maskon, ne plu zorgi pri la vortoj. — Tro multe ci plendis kontrauh mi al Cezaro, nun estas veninta mia horo, Kajafo! Nun sciigon sendos mi, kaj ghi iros ne al la provincestro en Antiohhion, nek al Romo, sed rekte al Kapreo, al Cezaro mem, la sciigo pri tio, ke notorajn ribelulojn vi kashas en Jershalaim kontrauh la mortopuno. Kaj tiam ne per la akvo el la Salomona lageto malsoifigos mi Jershalaimon — kiel mi intencis antauhe por via bono! Ne per akvo! Rememoru, vi devigis min forigi de la muroj la shildojn kun la emblemo de Cezaro, transloki trupojn, finfine mi mem devis veni chi tien kaj min okupi pri viaj misajhoj. Memoru mian parolon, chefpastro. Ci vidos en Jershalaim ne unu kohorton, ho ne! Venos che la urbomurojn la tuta legio
Sur la vizagho de la chefpastro aperis makuloj, lia rigardo brulegis. Kiel la prokuratoro, li akradente ridetis kaj respondis:
— Ci mem, prokuratoro, chu ci kredas kion ci diras? Ne, ci ghin ne kredas! Ne pacon, ho, ne pacon portis al ni en Jershalaimon la forlogisto de la popolo kaj ci, kavaliro, bonege tion komprenas. Ci volus liberigi lin por ke li profanu la religion, agitu la popolon kaj konduku ghin sub la Romiajn glavojn! Sed dum vivas mi, la chefpastro de la judoj, la religio restos neprofanita kaj la popolo estos defendata. Chu ci auhdas, Pilato? — chi tiam Kajafo impone levis la manon: — Auhskultu tion, prokuratoro!
Kajafo eksilentis kaj denove Pilato auhdis la bruon — kvazauh la maro torentis sub la murojn de la ghardeno de Herodo la Granda. De malsupre la bruo estis levighanta al la piedoj de la prokuratoro kaj trafis lin vizaghen. Samtempe de malantauh, de trans la aloj de la palaco, venis ekscitaj trumpetsignaloj, peza kraketo de centpieda marsho, fera tintado; la prokuratoro komprenis, ke la Romia infanterio jam eliras sin direktante al la mortparado terura por la ribeluloj kaj krimuloj.
— Chu ci auhdas, prokuratoro? — mallauhte ripetis la chefpastro. — Ci ja ne diros, ke chion chi, — Kajafo levis ambauh brakojn kaj la malhela kapucho forglitis de lia kapo, — kauhzis la mizera krimulo Bar-rabba?
Per la mandorso la prokuratoro vishis de la frunto la malvarman shviton, rigardis teren, poste, levinte la duonfermitajn okulojn al la chielo, li rimarkis, ke la arda globo pendas preskauh super lia kapo, ke la ombro de Kajafo kuntirighis ghis la leona vosto. Li diris nelauhte kaj indiferente:
— Baldauh estos tagmezo. La interesa konversacio forturnis nian atenton, nun ni revenu al la afero.
En elegantaj esprimoj li pardonpetis la chefpastron kaj invitis Kajafon sidighi sur la benkon en la ombro de magnoliarbo kaj atendi ghis li venigos la ceterajn partoprenontojn de la lasta mallonga interkonsilado — kaj faros ankorauh unu ordonon koncerne la ekzekuton.
La chefpastro ghentile sin klinis tenante la manon sur la koro kaj restis en la ghardeno, dum Pilato revenis sur la balkonon. Tie li ordonis al la sekretario konduki en la ghardenon la legiestron, la tribunuson de la kohorto, la du sinedirianojn kaj la estron de la Templa gardo, kiuj estis atendantaj en la ronda pavilono kun fontano, sur la sekva pli malsupra teraso. La prokuratoro aldonis, ke li mem tuj venos, kaj eniris la palacon.
Dum la sekretario plenumis la ordonon, en chambro shirmita kontrauh la suno per malhelaj kurtenoj Pilato rendevuis kun homo kies vizaghon je duono kovris kapucho, kvankam tie la sunradioj ne povis lin gheni. La rendevuo estis tre mallonga. La prokuratoro mallauhte diris al la homo kelkajn vortojn, tiu foriris kaj Pilato tra la portiko revenis en la ghardenon.
Tie en la cheesto de chiuj invititoj la prokuratoro seke deklaris ke li konfirmis la mortoverdikton pri Jeshua Ha-Nocri, kaj oficiale demandis la sinedirianojn, al kiu el la krimuloj ili volas lasi la vivon. Post la respondo, ke tiu estas Bar-rabba, la prokuratoro diris:
— Tre bone. — Li ordonis al la sekretario tuj protokoli la decidon, premis en la mano la fibolon, kiun la sekretario estis levinta de la sablo, kaj diris solene: — La tempo venis!
Chiuj cheestantoj direktis sin lauh la largha marmora shtuparo inter la ebriige aromaj rozheghoj, pli kaj pli malsupren, al la palaca muro, al la pordego kondukanta al granda, glatpavima placo kies kontrauhan limon formis la kolonoj kaj statuoj de la Jershalaima hipodromo.