Elirinte el la ghardeno la grupo surpashis larghan masonitan podion kiu dominis la placon. Tie Pilato tra la duonfermitaj palpebroj jhetis rigardon chirkauhen kaj tuj kaptis la situacion. La spaco kiun li jhus trairis, tiu inter la palaca muro kaj la podio, estis senhoma; sed antauh si la placon Pilato ne vidis: ghin formanghis la amaso. La homoj estus inundintaj ankauh la podion kaj la malplenan spacon sed tion malhelpis tri vicoj de soldatoj — la sebasteanoj maldekstre de Pilato kaj la Iturea helpa kohorto dekstre.
Do, Pilato suriris la podion premante en la mano la senutilan fibolon kaj duonferminte la okulojn. Li duonfermis la okulojn ne pro la suna brilo, ho ne! Ial li malvolis vidi la kondamnitojn kiujn li precize sciis esti kondukataj post li sur la podion.
Apenauh la blanka mantelo kun purpura subshtofo aperis en la alto sur la roko super la rando de la homa maro — tuj la orelojn de la nevidanta hegemono frapis son’ondo: «Haaa…». Unue nelauhta, naskighinte ie malproksime, che la hipodromo, ghi kreskis kaj dum kelkaj momentoj restis tondra, poste komencis mallevighi. «Ili ekvidis min» — pensis la prokuratoro. Ne atinginte la plej malaltan punkton la ondo subite rekreskis kaj balancante superis la unuan; sur la kresto de la dua ondo ekbolis, similaj al shauhmo sur mara ondego, fajfo kaj izolaj inaj shrikoj distingeblaj malgrauh la tondro. «Jen ili estas kondukataj sur la podion», pensis Pilato, «kaj la shrikojn kauhzis tio, ke la amaso premegis kelkajn virinojn kiam ghi movighis antauhen».
Iom da tempo li atendis, char li sciis ke nenia forto povas silentigi la amason antauh ol ghi forspiros chion en ghi akumulighintan kaj trankvilighos per si mem.
Kaj kiam la momento venis, la prokuratoro levis la dekstran brakon kaj la lasta bruo forfalis.
Tiam Pilato enspiris kiom eble plej multe da varmega aero kaj kriis kaj lia rauhka vocho ekshvebis super la miloj da kapoj:
— Je la nomo de Cezaro imperatoro!
Tuj liajn orelojn plurfoje frapis fera, dishakita krio — la kohortanoj, svinginte supren la lancojn kaj insignojn, timige elkriis:
— Vivu Cezaro!
Levinte la vizaghon Pilato fiksis ghin kontrauh la suno. Sub liaj palpebroj ekflamis verda fajro, ghi ekbruligis la cerbon kaj super la amaso ekflugis la arameaj vortoj:
— La kvar krimuloj arestitaj en Jershalaim pro murdoj, instigo al ribelo kaj atenco kontrauh la leghoj kaj la religio estas kondamnitaj al la malhonora ekzekuto per pendigo sur fosto! La ekzekuto estas senprokraste plenumota sur la Kalva Monto! La nomoj de la krimuloj estas: Dismas, Gestas, Bar-rabba kaj Ha-Nocri. Jen ili staras antauh vi!
Sen vidi la krimulojn Pilato montris per la mano dekstren: li sciis ke ili staras sur la ghusta loko.
La amaso respondis per longa murmuro, kia povus esprimi miron auh facilighon. Kiam ghi estingighis, Pilato dauhrigis:
— Tamen nur tri el ili estos ekzekutitaj, char lauh la legho kaj la kutimo, por honori la Paskofeston, la nobla Cezaro imperatoro redonas lian senvaloran vivon al unu el la krimuloj, lauh la elekto de la Malgranda Sinedrio konfirmita de la Romia administranto.
Kriante la vortojn Pilato auhskultis grandan silenton anstatauhi la murmuron. Nun liajn orelojn trafis nek ekspiro nek susuro. Ech shajnis al li unu momenton, ke chio chirkauh li tute malaperis. La abomenata urbo mortis kaj li staras sola, bruligate de la vertikalaj sunradioj, enshovinte la kapon en la chielon. Pilato iom tiris la silenton, poste komencis krii la reston:
— La homo liberigota tuj antauh viaj okuloj estas…
Antauh ol diri la nomon li denove pauhzis, kontrolante, chu li diris chion, char li sciis, ke apenauh li diros la nomon de la felichulo, la mortinta urbo revivighos kaj neniu plua vorto estos auhdebla.
«Chu chio?» — senvoche sin demandis Pilato. «Chio. La nomon!»
Kaj rulegante la r-on super la silentanta urbo li kriis:
— Bar-rabba!
Chi tiam shajnis al li ke ektintinte la suno krevis super li kaj vershis fajron en liajn orelojn. En la fajro furiozis mugho, shrikoj, ghemoj, ridego kaj fajfado.
Pilato sin turnis kaj iris sur la podio reen sen rigardi ion ajn krom la diverskolorajn pavimerojn, por ne mispashi. Li sciis ke malantauh lia dorso sur la podion hajlas bronzaj moneroj kaj daktiloj, ke en la mughanta interpushego la homoj levas sin unu sur la shultrojn de alia por propraokule vidi la miraklon: kiel homo, kiun la morto jam tenis en siaj manoj, eskapis el ili! Kiel la legianoj malligas la shnuron, nevole kauhzante brulan doloron en liaj brakoj, distorditaj dum la torturoj. Kiel li, malgrauh la grimacoj kaj ghemoj, tamen sensence, freneze ridetas.
Li sciis ke samtempe la eskorto jam kondukas la tri homojn kun ligitaj manoj al la flanka shtuparo por irigi ilin lauh la okcidenta vojo ekster la urbon, al la Kalva Monto. Nur ekpashinte sur la placon, shirmate de la podio, Pilato levis la okulojn, ne plu timante vidi la kondamnitojn.