Al la ghemoj de la kvietighanta amaso nun tre klare miksighis la tranchaj vochoj de la anoncistoj, greke kaj aramee ripetantaj kion Pilato estis proklaminta de la podio. Krome, la prokuratoro auhdis shutighi proksimighantan hufobruon, meze de kiu lakone kaj gaje ion kriis trumpeto. Al tiuj sonoj respondis orelbora fajfo de la knaboj sur la tegmentoj lauh la strato kondukanta de la bazaro al la hipodroma placo kaj krioj «Atentu!»
Soldato sole staranta en la malplena, gardata parto de la placo, atentige svingis sian insignon kaj la prokuratoro, la legiestro, la sekretario kaj la eskorto haltis.
La alao, plirapidigante la troton, impetis sur la placon por transpasi ghin flanke, preter la amaso, kaj rajdi plu lauh la strateto che la vitkovrita muro, per la plej mallonga vojo al la Kalva Monto.
Pasante antauh Pilato la alaestro, siriano malgranda kiel knabo kaj brunhauhta kiel mulato, helvoche kriis ion kaj shire elingigis la glavon. Lia impetema, nigra, shvitmalseka chevalo abrupte haltis kaj bauhmis. Jhetinte la glavon en la ingon la alaestro vipis la chevalon sur la kolon, igis ghin repreni la ghustan lokon kaj galope rajdis en la strateton. Lin sekvis, meze de polvonubo, liaj kavalerianoj en vicoj po tri, tremetis la pintoj de la malpezaj bambuolancoj, preter la prokuratoro estis rapide pasantaj brile, gaje nuddentaj vizaghoj, kiuj shajnis aparte malhelaj sub la blankaj turbanoj.
Kirlante la polvon ghis la chielo la alao malaperis en la strateto. Laste preter Pilato rajdis la kavaleriano kun sunflama trumpeto malantauh la dorso.
Per la mano sin shirmante kontrauh la polvo, kun malkontenta grimaco, Pilato ekmovis sin pluen, al la pordego de la palaca ghardeno, sekvate de la legiestro, la sekretario kaj la eskorto.
Estis proksimume la deka horo matene.
CHAPITRO 3
LA SEPA PRUVO
— Jes, estis proksimume la deka horo matene, estiminda Ivano Nikolaich, — diris la profesoro.
Kvazauh jhus vekighinte, la poeto vishis la vizaghon per la mano kaj rimarkis, ke che la Patriarhha jam vesperas.
La akvo nigrighis kaj sur ghi jam estis glitanta malpeza boato, oni auhdis plauhdon de remilo kaj ridon de civitanino en la boato. Publiko aperis sur la benkoj de la aleoj — pli ghuste, en la tri aliaj lateroj de la kvadrato, escepte tiun kie sidis niaj interparolantoj.
La chielo super Moskvo iel senkolorighis, en la alto tute klare videblis la plena luno, kvankam pale blanka, ankorauh ne ora. Oni spiris multe pli facile kaj la vochoj sub la tilioj sonis pli milde, vesperece.
«Kiel do povis okazi, ke mi ne rimarkis lin plekti tutan novelon?», mirigite pensis Senhejmulo. «Ja estas jam vespero! Cetere, eble ne li rakontis chi chion sed mi endormighis kaj mem ghin songhis, chu?»
Tamen estas pli vershajna, ke rakontis la profesoro, char alie necesus akcepti, ke la samon songhis ankauh Berlioz, kiu diris, atente rigardante la vizaghon de la alilandano:
— Via rakonto, profesoro, estas tre interesa, kvankam ghi tute malakordas kun la Evangelioj.
— Mi petas pardonon, — kun indulgema rideto respondis la profesoro, — ja vi devas scii pli bone ol iu ajn, ke absolute nenio el la skribita en la Evangelioj iam okazis, kaj se ni komencos referenci la Evangeliojn kiel historian fonton… — li denove ridetis kaj Berlioz konfuzighis, char ghuste tion li mem diris al Senhejmulo kiam ili iris lauh la Malgranda Bronnaja strato al la ghardenplaco.
— Vi pravas, — diris la redaktoro. — Tamen mi timas, ke neniu povas certigi, ke tio, kion vi rakontis, fakte okazis.
— Ho, tamen! Iu povas certigi kion! — en misa rusa lingvo tre memfide respondis la profesoro kaj subite li kun mistera mieno geste invitis la amikojn proksimighi.
De ambauh flankoj ili sin klinis al li, kaj li diris, denove en la bona rusa, sen la misprononco kiu pro nesciata kialo jen auhdighis, jen malaperis:
— Fakte… — la profesoro timeme rigardis chirkauhen kaj mallauhtigis la vochon ghis la flustro, — fakte mi mem cheestis chion. Kaj sur la balkono kun Poncio Pilato, kaj en la ghardeno kiam li interparolis kun Kajafo, kaj sur la podio — sed kashe, kvazauh inkognite, tial mi petas vin nepre teni chion en plej granda sekreto, shsh!..
Ekestis silento kaj Berlioz palighis.
— Chu… chu vi jam longe estas en Moskvo? — li demandis per shanghighinta vocho.
— Mi jhus venis en Moskvon, — perplekse respondis la profesoro, kaj nur chi tiam la amikoj rigardis lin pli atente en la okulojn kaj vidis, ke la maldekstra, la verda, estas tute freneza, dum la dekstra estas senesprima, nigra, malviva.
«Nun chio klaras!» pensis Berlioz ekscitite, «tute simple, venis freneza germano, auh eble li jhus frenezighis che la Patriarhha. Bela historio!»
Jes, tio klarigis chion: la strangegan matenmanghon che la forpasinta filozofo Kantio, la idiotajn parolojn pri la oleo kaj Anjo, la antauhdirojn pri la fortranchota kapo kaj la reston — la profesoro estis mense malsana.