Berlioz tuj komprenis, kio estas farenda. Sin retrojhetinte sur la benk’apogilon li palpebrumis al Senhejmulo malantauh la dorso de la profesoro kvazauh dirante: «Ne spitu lin!» — sed la konsternita poeto ne komprenis liajn signojn.

— Jes, jes, certe, jes, — ekscitite parolis Berlioz, — finfine chio chi estas ebla! Nu tute ebla, kaj Poncio Pilato, kaj la balkono, kaj la resto… Chu vi venis sola auh kun via edzino?

— Sola, sola, mi chiam estas sola, — amare respondis la profesoro.

— Do, kie estas viaj pakajhoj, profesoro, — mielvoche demandis Berlioz, — chu en Métropole? Kie vi enhotelighis?

— Chu mi? Nenie, — respondis la freneza germano, pelante sur la lageto la angoran kaj sovaghan rigardon de sia verda okulo.

— Kiel do? Sed kie vi loghos?

— En via loghejo, — kun subita impertinenteco respondis la frenezulo kaj palpebrumis.

— Mi… mi tre ghojas, — ekbalbutis Berlioz, — sed vidu, en mia loghejo estos al vi malkomforte… Dum en Métropole estas ravaj numeroj, ghi estas bonega hotelo.

— Kaj la diablo, chu ankauh la diablo ne estas? — subite la profesoro gaje demandis Senhejmulon.

— Ankauh…

— Ne kontrauhdiru! — senvoche, nur per la lipoj flustris Berlioz, sin jhetinte malantauh la dorson de la profesoro kaj terure grimacante.

— Ne estas ja ia ajn diablo! — maltrafe ekkriis Ivano Nikolaich, tute malspritigite de chiuj chi sensencajhoj. — Tie sufichus nenia pacienco! Vi chesu frenezumi!

Chi tiam la malsanulo ekridegis tiel, ke el la tilio super la sidantoj elflugis pasero.

— Nu, jen kio che vi estas vere amuza, — eligis la profesoro skuate de la ridego, — oni demandu vin pri io ajn, ghi nepre mankas! — Abrupte li chesis ridi kaj — la fenomeno kutima che mensa malsano — de la ridego li pasis al la alia ekstremo, incitighinte li malmilde krietis: — Chu tamen ne estas?

— Trankvilighu, profesoro, trankvilighu, — murmuradis Berlioz klopodante ne spiti la malsanulon. — Bonvolu resti chi tie kun kamarado Senhejmulo, mi nur telefonos tre rapide de la strat’angulo kaj poste ni vin kondukos kien ajn vi volos. Ja vi ne konas la urbon…

La planon de Berlioz endas taksi ghusta: necesis tuj kuri al la plej proksima telefonbudo kaj sciigi al la Alilandanburoo ke jen, en la ghardenplaco de la Patriarhha lageto sidas veninta el eksterlando konsilisto en evidente malnormala stato. Do, oni faru ion, ja okazas ia malagrabla misajho.

— Do, vi volas telefoni… Nu, telefonu, — malgaje konsentis la malsanulo, kaj kun subita pasio li aldonis: — Tamen adiauhante mi vin petegas, kredu almenauh je tio, ke la diablo ekzistas! Pri io plia mi ech ne parolas. Sciu, ke pri tio estas sepa pruvo, la plej certa! Kaj ghi tuj ighos al vi prezentita.

— Bone, bone, — diradis Berlioz per false dolcheta vocho. Li palpebrumis al la chagrenita poeto, kiun neniel ghojigis la neceso gardi la frenezan germanon, kaj impetis al tiu elirejo de la ghardeno, kiu estas che la angulo de la Malgranda Bronnaja kaj Jermolajevskij-strateto.

Nu, la profesoro tuj reserenighis kaj kvazauh resanighis.

— Mihhaelo Aleksandrovich! — li postkriis al Berlioz.

Tiu skuighetis kaj sin returnis, sed lin tuj trankviligis la penso ke ankauh lian nomon la profesoro povis trovi en gazetoj. La profesoro metis la manojn vochtube antauh la busho kaj kriis:

— Chu mi tuj sendigu telegramon al via onklo en Kievon?

Berlioz denove miregis. Kial la frenezulo scias, ke li havas onklon en Kievo? Tutcerte, nenia gazeto raportis tion. Ah ha, chu Senhejmulo tamen estus prava? La dokumentoj ja povas esti falsaj… Ahh, kia stranga ulo! Telefoni, telefoni, tuj telefoni! Oni rapide lin klarigos.

Sen atendi dauhrigon Berlioz kuris pluen.

Tuj che la elirejo al la Malgranda Bronnaja renkonte al la redaktoro ekstaris ghuste tiu civitano kiu antauhe, en la suna lumo, modlighis el la grasa varmego. Tamen nun li estis ne aera sed ordinara, karna, kaj en la komencighanta krepusko Berlioz klare vidis, ke liaj lipharoj tre similas kokinajn plumojn, ke liaj malgrandaj okuloj estas ironiaj kaj ebrietaj, ke lia kvadratita pantalono estas tirita tiom alte ke videblas la malpuraj blankaj shtrumpetoj.

Berlioz ech pashetis malantauhen, sed li tuj sin trankviligis per la penso, ke tio estas banala koincido kaj ke nun mankas tempo por okupi sin pri tio.

— Chu turnokrucon vi serchas, civitano? — per fendita tenoro demandis la individuo, — chi tien bonvolu! Iru rekte kaj vi venos ghuste kien vi volas. Verdire, la indiko plene valoras kvaronlitron… resobrigan drinkon por eksa kapelestro! — la kvadratita larghasvinge demetis sian jhokean kaskedon.

Sen atenti la almozpetan histrionadon de la kapelestro, Berlioz kuris al la turnokruco kaj metis sur ghin la manon. Ghin turninte li estis pashonta sur la relvojon, kiam en lian vizaghon shprucis rugha kaj blanka lumo: sur la vitra kesto ekhelis la skribajho «Atentu tramon!»

Senprokraste aperis la tramo mem, sin turnante de Jermolajevskij al la Malgranda Bronnaja lauh la nova linio. Pasinte la turnon kaj havante antauh si rektan vojon, la tramo subite eklumis de interne kaj plirapidighis.

Перейти на страницу:

Похожие книги