La singardema redaktoro, kvankam li staris sekure, tamen volis reiri malantauh la baron, remetis la manon sur la turnilo kaj faris pashon reen. Sed lia mano glitis for, lia piedo nehaltigeble, kvazauh sur glacio, shovighis sur la pavimshtonoj deklivantaj malsupren al la reloj, la alia gambo saltis en la aeron kaj Berlioz trafis sur la trakon.

Penante kapti apogon li falis dorsen, lia nuko neforte pushighis kontrauh la pavimo. Li ankorauh havis la tempon vidi en la alto — sed chu dekstre auh maldekstre, tion li jam ne komprenis — la orizitan lunon. Li ankorauh sukcesis sin turni sur la flankon, per despera movo tirante la gambojn al la ventro; sin turninte li ekvidis nehaltigeble impeti sur lin la absolute blankan pro teruro vizaghon de la tramkondukistino kaj shian skarlatan kaptuketon. Berlioz ne kriis, sed chirkauh li la tuta strato shrikis per histeriaj inaj vochoj. La kondukistino tiregis la elektran bremson, la vagono klinighis antauhen, poste saltetis, krakante kaj tintante la vitroj shutighis el ghiaj fenestroj. Chi tiam en la cerbo de Berlioz iu freneze ekkriis: «Chu..?» Ankorauh unu fojon, la lastan fojon ekbrilis la luno, ghi jam estis dispecighanta, poste ighis mallume.

La tramo kovris Berliozon kaj sub la kradon de la Patriarhha aleo, sur la pavumitan deklivon falis malhela ronda objekto. De la deklivo ghi saltetante rulighis sur la pavimshtonojn de la Malgranda Bronnaja strato.

Ghi estis la fortranchita kapo de Berlioz.

<p>CHAPITRO 4</p><p>LA POSTKURO</p>

Finfine chesis la inshrikoj, estingighis la orelbora fajfado de la milicianoj, du ambulancoj estis forportintaj: la unu — la senkapan korpon kaj la detranchitan kapon al la kadavrejo, la alia — la belan kondukistinon vunditan per vitrorompajhoj, la balaistoj kun siaj blankaj antauhtukoj jam forigis la vitropecojn kaj shutis sablon sur la sangoflakojn; nur Ivano Nikolaich plu sidis sur benko, tie kien li sinkis ne atinginte la turnokrucon.

Plurfoje li provis ekstari, sed la gamboj lin ne obeis; io simila al paralizo trafis Senhejmulon.

Impetinte che la unua kriego al la turnokruco, la poeto vidis la kapon saltetadi sur la pavimo. La vidajho lin tiom konsternis, ke li falis sur la apudan benkon kaj ghissange mordis sian manon. Nature, li tute forgesis pri la freneza germano kaj penis kompreni nur unu aferon: kiel tio eblas, ke li jhus interparolis kun Berlioz, kaj unu minuton poste — la kapo…

En la aleo ekscititaj homoj rapidis preter la poeto, sonis emociaj vochoj, sed la vortojn Ivano Nikolaich ne perceptis.

Subite antauh li interpushighis du virinoj, kaj unu el ili, pintnaza kaj nudkapa, kriachis al la alia, preskauh en la orelon de la poeto:

— Tamen Anjo, nia Anjo! De Sadovaja! Tio ja estas shia farajho! En la butiko shi achetis sunfloran oleon, kaj jen, kontrauh la turnokruco la litrujo rompighis. La tuta jupo makulighis, shi sakris-sakradis! Kaj li, la kompatinda, glitstumblis kaj sur la relojn…

El chio kriita de la virino la konfuzita menso de la poeto kaptis unu vorton: Anjo.

— Anjo… Anjo?! — li ekmurmuris kaj maltrankvile rigardis chirkauhen, — atendu do, atendu…

Al la vorto Anjo krochighis oleo, poste ial — Poncio Pilato. Pliaton li tuj forjhetis kaj rekomencis ligi la chenon ekde la vorto Anjo. La cheneroj rapide kunighis kaj kondukis al la freneza profesoro.

Nu jes! Tiu ja diris, ke la kunsido ne okazos, char Anjo lasis la oleon disflui. Kaj jen, bonvolu vidi, ghi ne okazos! Ech pli ol tio: li malimplice diris, ke la kapon fortranchos virino, chu? Jes, ghuste tiel! Nu, la tramon ja kondukis virino!! Kiel oni komprenu tion? Nu kiel?

Ne restis ech ombro de dubo, ke la mistera konsilisto jam antauhe precize sciis la tutan cirkonstancaron de la terura morto de Berlioz. Du pensoj tuj ekfulmis en la cerbo de la poeto. La unua: «Neniel li estas freneza, ghi estas stultajho!»; kaj la dua: «Chu li mem chion chi aranghis?»

Pardonon, sed kiel li povus fari tion?

— Nu, spit! Tion ni ekscios!

Strecheginte sian volon, Senhejmulo sin igis levighi de la benko kaj impetis reen, tien kie okazis la interparolo kun la profesoro. Kaj evidentighis, ke feliche, tiu ankorauh ne foriris.

En la Malgranda Bronnaja jam lumis la stratlampoj, super la Patriarhha lageto brilis la ora luno, kaj sub la chiam trompaj lunradioj shajnis al Ivano, ke tiu staras tenante sub la brako ne bastoneton sed spadon.

La almiksighema ekskapelestro okupis ghuste la lokon kie antauh nelonge sidis la poeto. Nun li fiksis sur la nazon evidente senutilan nazumon, en kiu unu okulvitro tute mankis, kaj la alia estis fendita. Pro tio la kvadratita civitano ighis ech pli abomena ol antauhe, kiam li montris al Berlioz la vojon sur la relojn.

Sentante froston en la koro, Ivano proksimighis al la profesoro, rigardis lin en la vizaghon kaj konvinkighis, ke ghi ne havas, nek havis, ian ajn simptomon de frenezo.

— Nun vi konfesu, kio vi estas? — obtuze demandis Ivano.

— Ne kompreni… rusa paroli…

— Oni ne komprenas! — de la benko donis sian nepetitan klarigon la kapelestro.

Перейти на страницу:

Похожие книги