— Chesu simuladi! — minace diris la poeto kaj sentis malvarmon sub la sternumo, — jhus vi bonege parolis la rusan. Vi estas nek germano nek profesoro! Vi estas murdisto kaj spiono! Vian legitimilon! — li kriis furioze.

La mistera profesoro malshate tordis sian, ech sen tio tordan, bushon, kaj levetis la shultrojn.

— Civitano! — denove sin enmiksis la fia kapelestro, — kial vi ekscitas la alilandan turiston? Pro tio vi suferos severan punon! — Dume la suspektinda profesoro orgojle mienis, sin turnis kaj iris for.

Ivano sentis, ke li perdas la piedtenon. Sufokighante li diris al la kapelestro:

— Hej, civitano, helpu aresti la krimulon! Vi devas fari tion.

La kapelestro eksterordinare viglighis, salte sin levis de la benko kaj blekegis:

— Krimulo? Kiu? Kie? Chu alilanda krimulo? — liaj okuloj ghoje ekbrilis, — chu chi tiu? Se li estas krimulo, endas tuj krii «Help!», alie li eskapos. Ek, ni ambauh! Kune! — kaj la kapelestro malfermis sian fauhkon.

La perpleksa poeto obeis la fi-sherculon kaj kriis «Help!»; sed la kapelestro lin trompis kaj nenion kriis.

La izola, rauhka krio de Ivano rezultigis nenion bonan. Du frauhlinoj timigite pashis flanken, for de li, kaj li auhdis la vorton ebria.

— Ha, vi do estas lia kunulo, — kolere kriis Ivano, — chu vi volas min moki? For!

Ivano saltis dekstren, kaj ankauh la kapelestro dekstren! Ivano saltis maldekstren, la fripono same.

— Chu intence vi baras al mi la vojon? — ekfuriozis Ivano, — do vin mem mi transdonu al la milicio!

Ivano provis kapti la kanajlon je la maniko sed maltrafis: la kapelestro subite malaperis, kvazauh englutite de la tero.

La poeto mirkriis, rigardis chirkauhen kaj vidis la malbenindan nekonaton. Tiu jam estis che la elirejo al la Patriarhha strateto kaj ne plu sola. La plej suspektinda kapelestro iel sukcesis lin atingi. Ech pli ol tio: tria en la bando, tie estis virkato, grandega kiel porko, fulge, korve nigra, kun auhdacegaj kavalerianaj lipharoj. La triopo sin direktis al la Patriarhha strateto, la kato iris sur la malantauhaj piedoj.

Ivano impetis post la malbonulojn, kaj tuj komprenis, ke atingi ilin estos tre malfacile.

En unu momento la triopo trapasis la strateton kaj estis jam en Spiridonovka. Malgrauh chiuj penoj de Ivano la distanco inter li kaj la persekutatoj neniom malpliighis. Fulmrapide traiginte la kvietan straton Spiridonovka, Ivano abrupte trafis la tre viglan placon Nikitskie-Vorota, kie la postkuro ighis pli malfacila. Krome, la tri kanajloj aplikis la artifikon shatatan de la krimaj bandoj: sin disigi.

La kapelestro tre lerte saltis en preterpasantan auhtobuson, kiu veturis al la placo Arbat’, kaj tiel eskapis. Perdinte unu persekutaton, Ivano turnis sian atenton al la stranga kato. Tiu aliris motorvagonon de la linio A, starantan che la haltejo, senceremonie deshovis de ties shtupeto virinon malgrauh shia protesta shriko, sin krochis je la tenilo kaj, tra la fenestro malfermita pro la varmego, provis enmanigi al la konduktorino dekkopekan moneron.

La konduto de la kato tiom mirigis Ivanon, ke li gape haltis che la strat’angula nutrovendejo, kaj tiam denove, sed ech pli forte, lin frapis la reago de la konduktorino. Apenauh shi ekvidis la katon sin trapushi en la vagonon, shi kriis bolante pro furiozo:

— La katoj ne rajtas! Sen katoj! Malpermesite! Hush! Malsupren, auh mi vokos la milicion!

Nek la konduktorinon nek la pasagherojn surprizis la chefajho: ke kato provas envagonighi estas stranga, sed multe pli mirinda estas, ke ghi volas pagi!

La kato montris sin besto ne nur pagipova sed ankauh disciplinema. Jam post la unua krio de la konduktorino ghi tuj chesigis sian avancadon, forlasis la vagonshtupeton kaj kauhris sur la haltejo frotante la lipharojn per la monero. Sed kiam la konduktorino tiris la signalshnuron kaj la tramo ekmovighis, la kato kondutis kiel chiu elvagonigito kiu nepre devas veturi. Preterlasinte chiujn tri vagonojn, la kato saltis sur la malantauhan bufron de la lasta, kaptis per la krifoj kauhchukan tubon fiksitan che la malantauha vando kaj forveturis, tiel shparante dek kopekojn.

Okupite pri la sentauhga kato, Ivano preskauh perdis la chefan el la tri, la profesoron. Feliche, tiu ankorauh ne sukcesis eskapi. Lian grizan bereton Ivano rimarkis che la homplena pasejo trans la straton Granda Nikitskaja (t.e. la strato Herzen). Post unu momento Ivano estis tie. Sed la celon li ne atingis. La poeto provis iri pli rapide, kelkfoje li kuretis pushighante kontrauh la homoj — kaj tamen li ech je unu centimetro ne proksimighis al la profesoro.

Перейти на страницу:

Похожие книги