Malgrauh sia konsternigho Ivano miris pri la supernatura rapido de la postkuro. Apenauh pasis dudek sekundoj — kaj anstatauh la placon Nikitskie-Vorota li vidis la blindigajn lumojn de la placo Arbat’. Ankorauh kelkaj sekundoj — kaj jen malluma strateto kun kaduka trotuaro, kie la poeto falis kaj kontuzis la genuon. La lumplena avenuo «Kropotkin», denove strateto, poste Ostojhenka kaj ankorauh stratetacho, abomena kaj avare prilumata. Ghuste tie Ivano Nikolaich definitive perdis tiun, kiun li nepre volis atingi. La profesoro malaperis.
Post nelonga hezito la poeto decidis, ke la profesoro sendube estas en la domo n-ro 13 kaj certe en la apartamento 47.
Ivano impetis al la enirejo, surkuris la duan etaghon, tuj trovis la serchatan pordon kaj malpacience sonorigis. Li atendis ne longe: knabino, vershajne kvin jarojn agha, malfermis la pordon kaj sen demandi lin pri io ajn tuj foriris reen.
De sub la alta, nigre malpura plafono, eta karbonfadena lampo mizere prilumis la vastan, terure malzorgitan antauhchambron. Biciklo sen pneuhmatikoj estis krochita al la muro, apude staris grandega ferizita shrankokesto, kaj sur la breto sub la vesthokaro kushis vintra chapo kies longaj orelklapoj pendis malsupren. De malantauh pordo radioaparato incitite kaj verse kriadis ion per resonanta vira vocho.
Neniom embarasite en la nekonata chirkauhajho la poeto rapidis en la koridoron. Ivano rezonis jene: «Kompreneble, li sin kashas en la banchambro». En la koridoro estis mallume. Kelkfoje pushighinte kontrauh la muroj, la poeto finfine rimarkis palan lumstrieton sub pordo, palpe trovis la anson kaj ne tre forte ghin ektiris. La shloshoketo elingighis, li trafis ghuste la banchambron kaj pensis, ke tio estas bona shanco.
Ho ve, la shanco estis malpli bona ol estus dezirinde! Humida varmo lin renkontis, kaj strechinte la okulojn li vidis, che la lumo de karbo ardanta en la akvovarmigilo, grandajn lesivpelvojn krochitajn al la muro kaj la banujon kun monstraj nigraj makuloj de forkrevinta emajlo. Nu, en la banujo staris nuda civitanino, tuta en sapshauhmo kaj kun banstupo en la mano. Shi miope rigardis la enrompighintan poeton kaj, vershajne erarigite de la infera lumo, diris nelauhte kaj gaje:
— Kichjo, chesu petoli! Chu vi frenezighis? Teodoro Ivanich tuj revenos. Tuj iru for! — kaj shi svingis la banstupon kontrauh Ivano.
La miso estis evidenta, kaj certe, la kulpa estis Ivano Nikolaich. Sed li malvolis agnoski tion, riproche ekkriis: «Ah, friponino!..» kaj ial pasis al la kuirejo. Neniu estis en tiu preskauh malluma chambro. Kelkaj dek estingitaj primusoj silente staris sur la fornoplato. Unu sola luna radieto penetris tra la polva, tutajn jarojn ne purigata fenestro, kaj magre prilumis la angulon kie en polvo kaj araneajho pendis forgesita ikono. De malantauh la ikonujo elstaris la pintoj de du geedzighritaj kandeloj, sub ghi estis krochita malgranda papera ikoneto.
Neniu scias, kiun penson ekhavis tiam Ivano, ni diru nur, ke antauh ol elkuri al la malantauha shtuparo li proprigis al si unu el la kandeloj kaj la paperan ikoneton. Kun tiuj objektoj li forlasis la nekonatan loghejon, murmurante ion, embarasite de la rememoro pri la jhusa incidento en la banchambro, nevole penante diveni, kio estas tiu impertinenta Kichjo kaj chu lia estas la abomena orelklapa chapo.
En la senhoma, enua strateto Ivano rigardis chirkauhen sed la profesoron li tie ne trovis. Tiam la poeto senhezite diris al si mem:
— Tutcerte li estas che Moskvo-rivero! Antauhen!
Chi tiam endus demandi Ivanon, kial li opinias, ke la fughinto nepre estas che Moskvo-rivero kaj nenie aliloke. Ho ve, neniu ghin faris, la abomena strateto ja estis absolute senhoma.
Post plej mallonga tempo oni povis vidi la poeton sur la granitaj shtupoj de la amfiteatra riverbordo.
Demetinte siajn vestajhojn li konfidis ilin al agrabla barbulo, kiu fumis memfaritan cigaredon apud paro de eluzitaj botetoj kaj blanka chifonighinta zonbluzo; poste Ivano iom svingis la brakojn por sin malvarmigi kaj hirundsalte sin jhetis en la akvon. La elspiro haltis en lia brusto, tiom malvarmega estis la akvo, kaj dum unu momento Ivano ech dubis, chu li sukcesos elakvighi. Tamen li reatingis la suprajhon kaj, kachalote snufante, krachospiregante, kun larghe malfermitaj okuloj, li iom naghis en la nigra akvo, odoranta je mazuto, inter la rompitaj rebriloj de la bordaj lanternoj.
Saltetante sur la granitaj shtupoj por iomete sin sekigi, li revenis al la loko kie antauh kelkaj minutoj li lasis sian vestaron al la prizorgo de la barbulo, kaj tie evidentighis, ke malaperis ne nur la gardatajho sed ankauh la gardanto. Sur la loko, kien la poeto metis siajn vestojn, restis nur longa striita kalsono, la chifonighinta zonbluzo, la kandelo, la ikoneto kaj alumetujo. En senpova furiozo Ivano minacis per la pugno iun en la malproksimo kaj surmetis la lasitan.