Du aferoj maltrankviligis la poeton: unue, estis perdita lia Massolita membrokarto, kiun li kutimis chiam havi kune, kaj due, chu tiel vestite li povos sen malhelpo pasi tra Moskvo? En kalsono… Jes, tio ja koncernas neniun — kaj tamen povas estighi chikano.
Li forshiris la butonojn che la maleoloj, esperante per tio akceptigi la kalsonon kiel someran pantalonon, prenis la ikoneton, la kandelon kaj la alumetojn, kaj ekiris dirinte al si mem:
— Al Gribojedovo! Sendube, li estas tie.
La urbo jam estis vivanta sian vesperan vivon. Tintante per la chenoj, kamionoj rapidis tra la polvo, sur ilia sharghplato, sur sakoj, ripoze kushis viroj. Chiuj fenestroj estis malfermitaj kaj trans chiu lumis lampo kun oranghkolora shirmilo. El la fenestroj, el la pordoj kaj el la pordegoj, el la mansardoj, el la keloj kaj el la kortoj venis rauhka mugho de la polonezo el la opero «Euhgeno Onegin».
Tio, kion antauhtimis Ivano, realighis: lia aspekto ekscitis skandalan interesighon, la pasantoj sin returnadis por lin rigardi. Tial li decidis forlasi la grandajn stratojn kaj avanci tra la flankaj stratetoj, kie la homoj estas malpli molestemaj, kie malpli probablas, ke oni ghenados nudpiedan viron per demandoj pri lia kalsono, ech se ghi obstine malsimilas someran pantalonon.
Ivano eniris la misteran stratetaron de Arbat’. Li sin shovis lauh la muroj, shteliste rigardante chirkauhen, fojfoje sin kashante en domoj malantauh shtupareja pordo, evitante semaforajn stratkrucighojn kaj la elegantajn ambasadorejajn pordegojn.
Kaj en lia tuta malfacila vojo neesprimeble lin ial turmentis la chiea orkestro, de kiu akompanate, peza baso kantis pri sia amo al Tatiana.
CHAPITRO 5
LA INCIDENTO EN GRIBOJEDOVO
La malnova, duetagha, kremkolora palaceto situis che la Bulvardoringo, meze de magra ghardeno apartigita disde la trotuaro per punte gisita, fera krado. Negranda placo antauh la domo estis asfaltizita; vintre tie altis neghoamaso kun shpato, sed chiun someron, shirmite per tola markezo, la loko ighis bonega ghardenrestoracio.
La palaceto havis la nomon Domo de Gribojedov, char lauhfame, ghi iam apartenis al onklino de la verkisto Aleksandro Sergejevich Gribojedov. Verdire, pri tiu aparteno ni ne certas. Fakte ni emas opinii, ke la palacethava onklino neniam ekzistis. Tamen la domo havis tiun nomon, kaj Moskva babilulo ech rakontadis, kvazauh tie en la supra etagho, en la ronda salono kun kolonaro, la eminenta verkisto legis fragmentojn el sia teatrajho «La Malfelicho esti tro Sprita» al la indikita onklino, mole duonkushanta sur sofo. Cetere, la diablo ghin scias, eble li tamen legis, tio ja tute ne gravas!
La grava estas, ke nun la domo apartenis al Massolit, la asocio kiun la malfelicha Mihhaelo Aleksandrovich Berlioz estris ghis sia apero che la Patriarhha lageto.
Lauh la ekzemplo de la Massolitanoj, anstatauh la longan «La Domo de Gribojedov» chiuj kutimis diri simple Gribojedovo: «Hierauh mi du horojn vicumis en Gribojedovo.» — «Kaj rezulte?» — «Du monatoj en Jalto.» — «Bona predo!»; auh: «Iru al Berlioz, hodiauh li akceptas en Gribojedovo de la kvara ghis la kvina», ktp.
Massolit sin instalis en Gribojedovo tiel bone kaj komforte, ke ion pli oportunan ne eblas ech imagi. Enirinte, oni antauh chio nevole atentis la anoncojn de diversaj sportsocietoj, la individuajn kaj grupajn fotojn de Massolitanoj, kiuj (la fotoj) estis abunde pendigitaj sur la muro de la shtuparo kondukanta al la supra etagho.
Jam la unua pordo en la supra etagho prezentis grandan skribajhon: Fishkaptista-Vilaa Sekcio kaj tuj sube estis desegnita karaso mordanta la hokon.
Sur la pordo de la chambro n-ro 2 estis skribita io ne tuj komprenebla: «Unutaga krea vojagho — che M.V. Falsina».
La sekva pordo havis lakonan sed tute nekompreneblan surskribon: Parodiklino. Irante plu, la okaza vizitanto tute perdighis inter la buntaj anoncoj sur la juglandolignaj onklinaj pordoj: «Envicigho pri papero che Pokljovkina», «Kaso», «Personaj Kontoj de la Skechistoj» ktp.
Traborinte longegan vicon, kies vosto estis malsupre, che la pordistejo, oni povis legi la skribajhon sur pordo, senchese atakata de la amaso: «Loghado».
Post la Loghado etendighis luksa afisho. Ghi prezentis rokon sur kies kresto rajdis kauhkazano en burko kaj kun fusilo malantauh la dorso. Malpli alte estis palmoj kaj balkono, sur la balkono sidis juna viro kun bukla hartufo, li rigardis ien supren per tre-tre viglaj okuloj kaj tenis en la mano fontoplumon. La teksto: «Plentempaj kreaj forpermesoj, la dauhro — de du semajnoj (novelo) ghis unu jaro (romantrilogio). Jalto, Suuk-Su, Borovoje, Cihhisdziri, Mahhinghauri, Leningrado (la Vintra Palaco)». Ankauh che tiu pordo estis atendovico, sed ne tro granda, ne pli ol cent kvindek homoj.