Irante plu, supren kaj malsupren, lauhante la kapricajn turnojn de la Domo de Gribojedov, oni pasis preter «Estraro de Massolit», «Kasoj n-ro 2, 3, 4, 5», «Redakcio», «Prezidanto de Massolit», «Bilardejo», diversaj akcesoraj ejoj — ghis la kolonara salono, kie la onklino iam ghuis la komedion de sia genia nevo.

Do, apenauh enirinte Gribojedovon, chiu vizitanto, se li ne estis senespere stulta, de sia unua rigardo komprenis, kiom prosperas la felichuloj Massolitanoj, kaj nigra envio tuj komencis ronghi lian koron. Samtempe li amare riprochadis al la chielo, ke ghi lin ne dotis je literatura talento, sen kiu, memkompreneble, absolute vana estis chia revo pri la Massolita membrokarto, la bruna, orranda, odoranta je multekosta ledo, de la tuta Moskvo konata membrokarto.

Kiu pledu favore al la envio? Tutcerte la sento estas malnobla, sed oni konsideru ankauh la situacion de la vizitanto. Char tio, kion li vidis en la supra etagho, estis ja ne chio, ech ne chio precipe enviinda. La tutan ter’etaghon de la onklina domo okupis restoracio, kaj kia restoracio! Prave oni opiniis ghin la plej bona en Moskvo. Ne nur tial, ke ghi situis en du grandaj salonoj sur kies volbo estis pentritaj siringviolaj chevaloj kun Asiria kolhararo; ne nur tial, ke sur chiu tablo staris lampo vualita per shalo; ne nur tial, ke tien ne povis penetri chiu ajn pasanto — sed ankauh pro tio, ke per la kvalito de siaj manghajhoj Gribojedovo tute eklipsis chiun ajn restoracion en Moskvo, kaj char tiuj manghajhoj estis ofertataj je tre modera, neniel embarasa prezo.

Tial tute ne mirinda estas la interparolo, kiun la auhtoro de tiuj verfidelaj linioj foje auhdis che la fera krado de Gribojedovo:

— Kie vi hodiauh vespermanghos, Ambrozo?

— Stranga demando, memkomprene chi tie, kara Foko! Archibaldo Archibaldovich flustris al mi hodiauh, ke lauhkarte estos sandroj au naturel. Virtuoza frandajho!

— Bone vi scias aranghi vian vivon, Ambrozo! — sopire diris Foko, vireto maldika, malzorgita, kun granda karbunklo sur la kolo, al punclipa giganto, la orhara, rondvanga poeto Ambrozo.

— Ne temas pri speciala scio, — respondis Ambrozo, — tutsimple mi volas vivi home. Vi diras, Foko, ke sandroj aperadas ankauh en Koloseo. Sed en Koloseo unu porcio da sandroj kostas dek tri rublojn dek kvin kopekojn, dum che ni, nur kvin kvindek! Krome, en Koloseo la sandroj estas antauhhierauhaj, kaj krome, en Koloseo oni havas nenian garantion, ke iu junulo, enrompighinta de la Teatra Trapasejo, ne frapos onin sur la muzelon per vinbergrapolo. Ne, mi estas nepre kontrauh Koloseo, — tondris super la bulvardo la vocho de la frandulo Ambrozo, — ne persvadu min, Foko!

— Mi ne persvadas vin, Ambrozo, — pepis Foko. — Hejme oni povas vespermanghi.

— Grandan dankon, — trumpetis Ambrozo, — mi imagas vian edzinon aranghi en la komuna kuirejo, en kaseroleto, amatorajn sandrojn au naturel! Hi-hi-hi!.. Au revoir, Foko! — kaj Ambrozo iris, kantetante, al la submarkeza verando.

Ah-ha-ha… Jes, estis, estis! Memoras la malnovaj moskvanoj la faman Gribojedovon! Kio ja estis tiuj kuiritaj sandroj? Bagatelajho, kara Ambrozo! Kion vi dirus pri la sterledo, sterledo en arghentkolora kaserolo, sterledo en pecoj kun intermetitaj kankrovostoj kaj fresha kaviaro? Pri la ovoj à la cocotte kun shampinjona kacho, en tasoj? Kaj la turdofileoj, chu ilin vi ne shatis? Kun trufoj? La koturnoj lauh la Ghenova maniero? Dek rublojn kvindek! Kaj la jhazo, kaj la ghentila priservado! Auh julie, kiam via tuta familio estas che la vilao dum vin urghaj literaturaj aferoj retenas en la urbo — sur la verando, ombrite de vitobranchoj, en la ora makulo sur purega tablotuko staras telereto kun la supo printanière… Chu vi memoras, Ambrozo? Sed kial demandi, sur viaj lipoj vidas mi, ke vi memoras. Kio estis tiuj viaj koregonoj kaj sandroj? Sed la galinagoj, la galinagetoj, la galinagegoj, la skolopoj dumsezone, la koturnoj, la kurloj! La mineral’akvo shushanta en la gorgho! Tamen haltu, leganto, vi forflankighas! Sekvu min!

Je la deka kaj duono de la vespero, kiam Mihhaelo Aleksandrovich pereis che la Patriarhha, nur unu chambro estis prilumata en la supra etagho de Gribojedovo. Tie langvoris dek du literaturistoj, venintaj por la kunsido kaj atendantaj Berliozon.

Tiuj homoj, sidantaj en la estrarejo de Massolit sur seghoj, tabloj kaj ech sur la du fenestrobretoj, nebagatele suferis pro la sufoka varmego. Tra la malfermitaj fenestroj ne penetris ech unu fresha bloveto. Moskvo estis redonanta la ardon akumulitan en la asfalto dum la tago, kaj estis evidenta, ke la nokto ne alportos facilighon. Oni sentis la cep’odoron venantan el la kelo de la onklina domo, kie funkciis la restoracia kuirejo, chiuj soifis, nervozis, koleris.

Перейти на страницу:

Похожие книги