La beletristo Banajlov — kvieta, bone vestita viro kun atenta sed nekaptebla rigardo — elposhigis la horloghon. La montrilo estis rampanta al la dek-unuo. Banajlov frapis per la fingro sur la ciferplaton, montris ghin al sia najbaro, la poeto Dufratskij, kiu sidis sur la tablo kaj pro enuo balancis la krurojn, vidigante siajn flavajn kauhchukplandumajn shuojn.
— Tamen! — grumblis Dufratskij.
— Vershajne, sur la bordo de Kljazma perdighis nia bravulo, — per brusta vocho reagis Anastazia Lukinishna Neprova, Moskva orfino el negocista familio, kiu ighis beletristino kaj verkadis marbatalajn rakontojn sub la pseuhdonimo
— Pardonon! — auhdace ekparolis Nukachov, auhtoro de popularaj skechoj. — Ankauh mi preferus sidi sur la balkono kaj trinki teon, ol stufighadi chi tie. La kunsido ja devis komencighi je la deka, chu?
— Tiom bone estas nun che Kljazma, — incitis la cheestantoj Navigaciisto
— Jam trian jaron mi kotizadas por sendi al tiu paradizo mian edzinon, suferantan je la bazedova malsano, kaj tamen nenio esperiga videblas en la malklaraj ondoj, — malice kaj amare diris la novelisto Hieronimo Poprihhin.
— Bone tiu sidas, al kiu la sorto ridas, — basis la kritikisto Ababkov de sia fenestrobreto.
Ghojo ekhelis en la malgrandaj okuloj de Navigaciisto
— Kamaradoj, ni ne enviu. Entute estas dudek du vilaoj, konstruataj estas nur sep, kaj nia
— Trimil cent dek unu, — enshovis iu el la angulo.
— Nu jen, dauhrigis la Navigaciisto, — kion do oni faru? Estas tute normala, ke la vilaojn ricevis la plej talentaj el ni…
— La generaloj! — rekte enhakighis en la disputon la scenaristo Gluhharjov.
Banajlov false oscedis kaj foriris el la estrarejo.
— Tiu havas por si sola kvin chambrojn en Parodiklino, — postdiris Gluhharjov.
— Lauhrovich por si sola havas ses, — ekkriis Deniskin, — kaj la manghochambron tegitan je kverko.
— Eh, nun gravas ne tio, — basis Ababkov, — gravas, ke post duonhoro estos noktomezo.
Estighis bruo, minacis io simila al ribelo. Oni telefonis en la malamatan Parodiklinon, mise trafis la vilaon de Lauhrovich, eksciis, ke Lauhrovich estas foririnta al la rivero, kaj tio definitive mishumorigis chiujn. Divenprove oni telefonis al la Komisiono pri Beletro, aldonante la internan telefonnumeron 930, kaj nature, trovis tie neniun.
— Li povus almenauh telefoni! — kriadis Deniskin, Gluhharjov kaj Kvant.
Ahh, ili kriis vane: Berlioz nenien povis telefoni. Ie for, malproksime de Gribojedovo, en granda salonego prilumata per milkandelaj lampoj, sur tri zinkaj tabloj kushis tio, kio antauh nelonge estis Mihhaelo Aleksandrovich.
Sur la unua: la korpo, nuda, en koagulighinta sango, kun forpremita brako kaj frakasita torako. Sur la dua: la kapo sen la forbatitaj antauhaj dentoj, la kapo kies malklarighintajn apertajn okulojn ne ghenis la akrega lumo. Sur la tria tablo kushis amaso de krustighintaj vestajhoj.
Apud la senkapigito staris: la profesoro pri jurmedicino, la patologo-anatomiisto kaj lia prosektoro, enketistoj kaj la vicprezidanto de
La auhtomobilo unue venis al Jheldibin kaj antauh chio veturigis lin, kune kun la enketistoj, al la loghejo de la viktimo (estis preskauh noktomezo), kie oni sigelis ties paperojn, kaj nur poste chiuj veturis al la kadavrejo.
Nun la starantaj apud la korporestajhoj interkonsiladis, kio estos pli bona: chu suturi la fortranchitan kapon al la kolo, auh simple, antauh ol meti la mortinton sur la katafalkon en la granda salono de Gribojedovo kovri la korpon per nigra tuko ghis la mentono.
Jes, Mihhaelo Aleksandrovich nenien povis telefoni, kaj tute malprave kriadis kaj indignighadis Deniskin, Gluhharjov, Kvant kaj Banajlov. Ghuste je la noktomezo chiuj dek du literaturistoj forlasis la supran etaghon kaj iris al la restoracio. Tie ili refoje pensis ion malafablan pri Berlioz, char sur la verando, kompreneble, chiuj tabloj jam estis okupitaj kaj ili devis vespermanghi en la belaj sed sufokvarmaj salonoj.
Kaj ghuste je la noktomezo en la unua salono io knalis, ektintis, shutighis, kaj ekvibris. Kaj akuta vira vocho tuj despere kriis lauh la muziko: «Haleluja!!» Tio estis la fama jhazo de Gribojedovo. La shvitmalsekaj vizaghoj kvazauh eklumis, shajnis, ke vivighis la chevaloj pentritaj sur la plafono, ke la lampoj ighis pli helaj, kaj subite, kvazauh elchenighinte, ekdancis ambauh salonoj kaj post ili ekdancis la verando.