Ekdancis Gluhharjov kun la poetino Tamara Lun’arko, ekdancis Kvant, ekdancis la romanisto Pugolov kun kinoaktorino en flava robo. Estis dancantaj: Dragonskij, Chifonchi, la malgranda Deniskin kun la ega Navigaciisto
Fandighante en shvitgutojn, la kelneroj disportadis nebultegitajn bierkruchojn, rauhke kaj malame kriis: «Pardonon, civitano!» Vocho komandadis per vochtubo: «Karsa shashliko, unu! Salmo, du! Tripajho vilagheska!!» La akuta vocho nun ne kantis sed hurlis: «Haleluja!» La bruego de la ora cimbalo fojfoje supersonis la bruegon de la teleroj, kiujn la vazlavistinoj mallevadis al la kuirejo per klinita glitvojo. Unuvorte, infero.
Kaj estis meznokte vizio en la infero. Sur la verando aperis belulo kun nigraj okuloj, ponardopinta barbo, en frako, kaj reghe chirkauhrigardis sian regnon. Rakontis, rakontadis mistikuloj, ke iam li kutimis surhavi ne frakon sed larghan ledan zonon, super kiu palisaris pistolteniloj, kaj skarlata silka tuko chirkauhligis liajn korvokolorajn harojn, kaj brigo sub lia komando velis en Karaiba Maro, kaj flirtis super ghi la nigra mortostandardo kun kranio.
Tamen ne, ne kaj ne! Mensogas la forlogistoj mistikuloj, ne estas en la mondo Karaiba Maro, ne velas en ghi riskemaj flibustroj, ne chasas ilin korveto, ne sternighas super la ondo pulvofumo. Nenio estas kaj neniam estis! Jen la magra tilio — ghi estas, estas la fera krado kaj malantauh ghi la bulvardo… Kaj fandighas la glaco en la kaliko, kaj che la apuda tablo vidighas ies sangoshvelaj bov’okuloj, kaj la timo, timo… Ho dioj, dioj miaj, venenon al mi, venenon!
Subite che tablo ekflirtis la vorto: «Berlioz!» Subite la jhazo disfalis kaj eksilentis, kvazauh frakasite per pugnobato. «Kio, kio, kio, kio?!!» — «Berlioz!!!» Jen tie, jen tie for, oni saltstarighas, oni ekkrietas…
Ho, alta ve-ondego levighis che la terura novajho pri Berlioz. Iu klopodadis, kriis, ke tuj, chi tie, sen forlasi la lokon, oni vortigu komunan telegramon kaj senprokraste ghin sendu.
Sed kian telegramon, ni demandas, kaj kien? Kaj kial ghin sendi? Nu jes, kien? Kaj kiel povas ia ajn telegramo helpi tiun, kies frakasitan nukon nun forte premas la prosektoro per siaj gumaj manoj, tiun, kies kolon nun pikas per la kurbaj saturnadloj la profesoro? Li mortis kaj bezonas nenian telegramon. Chio estas finita, ni ne trosharghu la telegrafon.
Jes li mortis, mortis… Sed ni ja vivas!
Jes, levighis la alta ve-ondego, ghi pluis kelkan tempon, poste malkreskis, kaj jen iuj jam revenis al sia tablo kaj — komence kashe, sed fine tute senghene — drinketis kaj almanghetis. Nu fakte, kial oni lasu perei la kokidbulojn
Kompreneble, la pianon oni shlosis, la jhazbando disiris, kelkaj gazetistoj forveturis chiu en sian redaktejon por verki nekrologon. Sciighis, ke el la kadavrejo venis Jheldibin. Li okupis la kabineton de la mortinto, kaj tuj disvastighis la famo, ke ghuste li anstatauhos Berliozon. Jheldibin venigis el la restoracio la dek du estraranojn, kaj en la kabineto de Berlioz tuj komencighis kunsido por trakti la urghajn aferojn: la dekoron de la kolonara salono, la transportadon de la korpo el la kadavrejo al la salono, la enlason de la publiko kaj chion ceteran kio koncernis la funebran eventon.
Dume la restoracio denove ekvivis sian kutiman noktan vivon, kiun ghi vivus ghis la fermo je la kvara horo matene, se ne estus okazinta io absolute eksterordinara, kio konsternis la gastojn multe pli forte ol la sciigo pri la morto de Berlioz.
Unuaj alarmighis la fiakristoj, atendantaj che la pordego de Gribojedovo. Oni auhdis iun el ili, levighintan de la kondukbenko, ekkrii:
— Oh ho! Vi nur rigardu!
Tujsekve che la fera krado subite ekbrilis flameto movighanta al la verando. Homoj che la tabloj duon-ekstaris strechante la okulojn kaj vidis, ke kune kun la flameto al la restoracio venas blanka fantomo. Kiam ghi atingis la vitkradon, chiuj rigidighis che la tabloj, tenante sterledopecon sur la forko kaj larghe malferminte la okulojn. La pordisto, jhus elirinta el la vestejo por fumi cigaredon, ghin surtretis kaj movighis al la fantomo kun la evidenta intenco bari al tiu la vojon al la restoracio — sed ial li ne faris tion kaj haltis, stulte ridetante.