La fantomo pasis tra la aperturo en la vitkrado kaj sen malhelpo pashis sur la verandon. Chi tiam chiuj vidis, ke ne fantomo ghi estas, sed Ivano Nikolaich Senhejmulo, famega poeto.

Nudpieda, li surhavis disshiritan blanketan zonbluzon kaj blankan striitan kalsonon. Surbruste al la zonbluzo estis alkrochita per sendanghera pinglo papera ikoneto kun duone forfrotita bildo de nekonata sanktulo, en la mano Senhejmulo portis brulantan edzighritan kandelon. La dekstra vango de la poeto estis freshe skrapvundita. Malfacilas mezuri la profundon de la silento, estighinta sur la verando. Oni povis vidi bieron flui sur la plankon el la krucho oblikve tenata de kelnero.

La poeto levis la kandelon super la kapon kaj lauhte diris:

— Saluton, kunfratoj! — post kio li rigardis sub la apudan tablon kaj angore ekkrietis: — Ne, chi tie li ne estas!

Auhdighis du vochoj. Baso diris senkompate:

— Jen prete. Drinkuldeliro.

La dua vocho estis ina, ghi timigite ekkriis:

— Kiel do la milicio lasis lin iradi en tiaj vestoj tra la stratoj?

Chi tion Ivano Nikolaich auhdis kaj respondis:

— Dufoje ili volis min aresti, en Skaretnij kaj chi tie, en Bronnaja, sed mi saltis trans la barilon kaj jen, la vangon disshiris! — Li denove levis la kandelon kaj kriis: — Fratoj en la literaturo! (Lia rauhka vocho ighis pli forta kaj arda.) Auhskultu min chiuj! Li aperis! Tuj lin kaptu, aliel li faros nepriskribeblajn malfelichegojn!

— Kio? Kion? Kion li diris? Kiu aperis? — eksonis vochoj el chiuj direktoj.

— La konsilisto! — respondis Ivano, — kaj tiu konsilisto jhus che la Patriarhha mortigis Michjon Berliozon.

Chi tiam homrojoj ekfluis el la internaj salonoj sur la verandon kaj chirkauh la flameto de Ivano arighis densa amaso.

— Pardonon, pardonon, bonvolu diri pli precize, — auhdis Ivano nelauhtan kaj ghentilan vochon tute proksime al sia orelo, — kiel do, mortigis? Kiu mortigis?

— Alilanda profesoro, konsilisto kaj spiono! — respondis Ivano rigardante chirkauhen.

— Kiu estas lia familinomo? — nelauhte demandis la vocho.

— Nu jes, la familinomo! — afliktite kriis Ivano, — se mi scius la familinomon! Ne finlegis mi ghin sur la vizitkarto… Nur la unuan literon mi memoras, per duobla vo komencighas la familinomo! Kiuj fremdaj familinomoj komencighas per vo? — metinte la manon sur la frunton sin demandis Ivano, kaj ekmurmuris: — Vo, vo, vo! Ve… va… Vashner? Vagnero? Vajner? Vegner? Vinter? — La haroj sur la kapo de Ivano hirtighis pro la strecho.

— Chu Vulf? — per malforta vocheto kriis virino.

Ivano ekkoleris.

— Ino! — li mughis, serchante shin per la okuloj. — Kial do Vulf? Vulf estas tute senkulpa! Vo, vo… Ne, tiel mi ghin ne rememoros. Do, jen kio, gecivitanoj: tuj telefonu al la milicio, ili sendu kvin motorciklojn kun mitralo por kapti la profesoron. Kaj ne forgesu diri, ke kun li estas ankorauh du aliaj: iu kvadratita longulo… la nazumo fendita… kaj kato, nigra, dika. Mi dume traserchos Gribojedovon, mi antauhflaras lin chi tie!

Febre Ivano dispushis la chirkauhstarantojn, komencis svingadi la kandelon, kies vakso fojfoje gutis sur lin, kaj rigardadi sub la tablojn. Auhdighis la vorto: «Kuraciston!» — kaj ies afabla, karnodika vizagho, glate razita kaj surhavanta kornajn okulvitrojn, aperis antauh Ivano.

— Kamarado Senhejmulo, — ekparolis la vizagho per jubilea vocho, — trankvilighu! Vin afliktas la morto de nia kara, de ni chiuj amata Mihhaelo Aleksandrovich… ne, simple, de Michjo Berlioz. Ni chiuj bonege vin komprenas. Vi bezonas ripozon. Tuj la kamaradoj vin enlitigos kaj la dormo mildigos…

— Vi, — akre nudigante la dentojn interrompis Ivano, — chu vi komprenas ke oni devas kapti la profesoron? Kaj vi trudas vin al mi kun viaj stultajhoj! Kreteno!

— Kamarado Senhejmulo, tamen permesu… — diris la vizagho rughighante, pashante malantauhen kaj jam bedauhrante sian intervenon.

— Ne, al vi mi permesos nenion, — kun kvieta malamo diris Ivano Nikolaich.

Spasmo tordis lian vizaghon, per la maldekstra mano li rapide transprenis la kandelon el la dekstra, kaj larghasvinge batis la kompateman vizaghon sur la orelon.

Chi tiam oni ekhavis la ideon jheti sin sur Ivanon — kaj sin jhetis. La kandelo estinghighis, kaj la okulvitroj falintaj de la vizagho tuj frakasighis sub la piedoj. Ivano eligis teruran batalkrion, tente auhdeblan ech sur la bulvardo, kaj sin defendis. Shutighante de la tabloj tintis vazaro, shrikis virinoj.

Dum la kelneroj ligis la poeton per vishtukoj, en la vestejo la brigestro interparolis kun la pordisto.

— Chu vi vidis, ke li estas en kalsono? — trankvile demandis la pirato.

— Sed Archibaldo Archibaldovich, — malkuraghe respondis la pordisto, — kiel mi povis lin ne enlasi, li estas ja membro de Massolit!

— Chu vi vidis, ke li estas en kalsono? — ripetis la pirato.

— Tamen Archibaldo Archibaldovich, — la vizagho de la pordisto ighis purpura, — kion mi devis fari? Mi komprenas ja, sur la verando sidas sinjorinoj…

Перейти на страницу:

Похожие книги