— Ne temas pri sinjorinoj, la sinjorinojn tio ne interesas, — respondis la pirato cindrigante la pordiston per la rigardo, — tio la milicion interesas! Homo en subvestoj povas trafiki sur la stratoj de Moskvo nur en unu kazo: se lin akompanas milicianoj, kaj nur al unu loko: en la miliciejon! Kaj vi kiel pordisto devas scii, ke rimarkinte tian homon vi devas tuj fajfi. Chu vi auhdas tion?

La malesperighinta pordisto perceptis venantajn de la verando tumulton, tintadon de frakasata vazaro kaj inshrikojn.

— Nu, kion mi faru pri vi pro tio? — demandis la flibustro.

La vizagho de la pordisto ighis tifkolora, la okuloj vitrighis. Al li shajnis, ke la nigrajn harojn, nun dislime kombitajn, chirkauhvolvis flama silko. Malaperis la surchemizo kaj la frako, super la largha leda zono montrighis pistoltenilo. La pordisto imagis sin pendumita che la antauhtopjardo. Per siaj okuloj li vidis sian propran elbushigitan langon kaj la senvivan kapon falintan sur la shultrojn, li ech ekauhdis la ondoplauhdon sub la ferdeko. La pordisto sentis siajn genuojn molighi. Sed chi tiam la flibustro lin indulgis kaj estingis sian akran rigardon.

— Atentu, Nikolao, tio estis la lasta fojo. Tian pordiston bezonas neniu restoracio, prefere ighu pregheja gardisto. — Dirinte tion la brigestro komandis precize, klare, lakone: — Panteleon el la bufedejo. Milicianon. Protokolon. Veturilon. Al la psikiatria. — Li aldonis: — Fajfu!

Post kvaronhoro la konsternita publiko en la restoracio, sur la bulvardo kaj en la fenestroj de la domoj chirkauhantaj la ghardenon vidis Panteleon, la pordiston, milicianon kaj la poeton Gruntin porti el la Gribojedova pordego junan viron, vinditan kvazauh pupo, kiu, supervershite je larmoj, sufokate de ili, krachadis, speciale celante al Gruntin, kaj hurlis:

— Merdulo!

La shoforo, kolermiena, startigis la motoron de sia kamiono. Apude fiakristo incitadis sian chevalon, frapis ghin sur la gropon per la siringkolora brido kaj kriis:

— Jen kurchevalo! Mi jam veturigis al la psika!

Chirkauhe zumis la hom’amaso, komentante la senprecedencan okazajhon. Resume, estis malgracia, hida, tenta, triviala skandalo, kiu finighis nur post ol la kamiono forportis de la Gribojedova pordego la malfelichulon Ivano Nikolaich kun la miliciano, Panteleo kaj Gruntin.

<p>CHAPITRO 6</p><p>SKIZOFRENIO, KIEL JAM DIRITE</p>

Kiam en la akceptejon de la fama psikiatria kliniko, antauh nelonge konstruita sur riverbordo apud Moskvo, pashis viro kun pinta barbeto kaj surhavanta blankan kitelon, estis la unua kaj duono en la nokto. Tri subflegistoj senforlase rigardis Ivanon sidi sur la kanapo. Apude estis la ekstreme ekscitita poeto Gruntin. La vishtukoj, per kiuj antauhe estis ligita Ivano, amase kushis sur tiu sama kanapo. La manoj kaj piedoj de Ivano estis liberaj.

Vidante enveni la blankkitelan homon Gruntin palighis, tusis kaj nekuraghe diris:

— Bonan vesperon, doktoro.

La kuracisto kapoklinis al Gruntin, tamen rigardante ne lin sed Ivanon.

Tiu sidis senmove, kolermiena, kuntirinte la brovojn, kaj neniel reagis je la enveno de la kuracisto.

— Jen, doktoro, — ekparolis Gruntin, ial flustre, timeme rigardetante Ivanon, — la famega poeto Ivano Senhejmulo… kaj… nu, ni timas, chu tio povas esti la drinkuldeliro…

— Chu li multe drinkadis? — tradente demandis la kuracisto.

— Ne, li ja drinkadis, sed ne tiom ke…

— Chu li chasas blatojn, ratojn, diabletojn auh shtelkurantajn hundojn?

— Ne, — tremeris Gruntin, — mi vidis lin hierauh kaj hodiauh matene. Li estis tute sana…

— Kial li estas en kalsono? Chu vi prenis lin el la lito?

— Li, doktoro, tiel vestite venis restoracion…

— Ah ha, ah ha, — tre kontente diris la kuracisto, — nun, kial tiu skrapvundo? Chu estis interbatado?

— Li falis de barilo, poste en la restoracio frapis iun… kaj aliajn…

— Jes, jes, jes, — diris la kuracisto kaj sin turnis al Ivano: — Bonan vesperon!

— Saluton, sabotulo! — kolere kaj lauhte respondis Ivano.

Gruntin tiom konfuzighis, ke li ech ne kuraghis rigardi al la ghentila kuracisto. Tamen tiu neniel ofendighis, per rutine facila movo li demetis la okulvitrojn, levinte la kitelbaskon li shovis ilin en la glutean poshon kaj demandis Ivanon:

— Kiom vi aghas?

— Iru vi chiuj al la diablo, finfine! — insulteme kriis Ivano kaj sin turnis flanken.

— Kial vi koleras? Chu mi diris al vi ion malagrablan?

— Mi aghas dudek tri jarojn, — ekscitite ekparolis Ivano, — kaj mi oficiale plendos kontrauh vi chiuj. Kaj speciale pri vi, vipurido, — li aparte sciigis al Gruntin.

— Kaj pri kio vi volas plendi?

— Pri tio ke min, sanan homon, oni kaptis kaj perforte trenis en frenezulejon! — kolerege respondis Ivano.

Chi tiam Gruntin atente rigardis Ivanon kaj glaciighis: absolute nenia frenezo estis en ties okuloj. El febraj, kiaj ili estis en Gribojedovo, ili ighis denove klaraj.

«Terure!» — konsternite pensis Gruntin, «shajnas, ke li fakte estas tute normala! Ahh, kia misajho! Nu ghuste, kial do ni venigis lin chi tien? Normala, tute normala, nur la muzelo estas disgratita…»

Перейти на страницу:

Похожие книги