— Tie estas, — trankvile diris la kuracisto sidighante sur blankan tabureton kun brila piedo, — ne frenezulejo sed kliniko, kaj senbezone neniu vin retenos chi tie.
Ivano Nikolaich rigardis lin nekredeme, tamen grumblis:
— Dankon al Dio! Finfine trovighis iu normala inter la idiotoj, el kiuj la pleja estas la maltalenta sentauhgulo Sachjo!
— Kiu estas tiu maltalenta Sachjo? — demandis la kuracisto.
— Jen li staras! — respondis Ivano kaj montris al Gruntin per la malpura fingro.
Tiu rughighis pro indigno.
«Jen estas lia danko!» — pensis Gruntin amare, «pro chiuj miaj zorgoj! Nu vera kanajlo!»
— Psikologie li estas tipa kulako, — ekparolis Ivano, al kiu ial urghis senmaskigi Gruntinon, — sed li zorge kamuflas sin proleto. Rigardu lian fastan fizionomion kaj komparu ghin kun la sonoraj versoj kiujn li verkis por la Unuamaja Festo! He-he-he… «la flagoj flirtu!» kaj «la kantoj flugu!» — sed vi rigardu en lian internon, kion li pensas, vi skuighos!
Gruntin estis rugha, spiris malfacile kaj pensis nur pri tio, ke li revarmigis sur sia brusto serpenton, ke li zorgis pri homo, kiu fakte montrighis malica malamiko. La plej chagrena estis, ke oni nenion povus fari: ja oni ne disputas kontrauh homo mense malsana!
— Kial do oni venigis vin chi tien?
— Ah, la diablo ilin prenu, tiujn sencerbulojn! Ili min kaptis, ligis per iuj chifonoj kaj jhetis en la kamionon!
— Permesu vin demandi, kial vi venis en la restoracion en nuraj subvestoj?
— Neniom mirinda afero, — respondis Ivano, — mi min banis en Moskvo-rivero, nu, oni dume forkondukis miajn vestojn, kaj anstatauhe lasis chi tiun achajhon. Mi ne povis ja nuda iri tra Moskvo, chu? Mi surmetis la lasitan, char mi devis kiel eble plej rapide atingi Gribojedovon.
La kuracisto demande rigardis al Gruntin kaj tiu malserene murmuris:
— Tio estas la nomo de la restoracio.
— Ah ha, — diris la kuracisto, — kaj kial vi tiom hastis? Chu pro iu negoca rendevuo?
— Konsiliston mi chasas, — respondis Ivano kaj maltrankvile rigardis chirkauhen.
— Kiun konsiliston?
— Chu vi konas Berliozon?
— Chu la komponiston?
Ivano chagrenighis.
— Kial do komponiston? Ah, tiu, ne, ne lin! La komponisto estas samnomulo de Michjo Berlioz.
Gruntin neniom deziris ion diri, tamen li devis klarigi:
— Berlioz, la sekretario de MASSOLIT, pereis chi-vespere sub tramo che la Patriarhha lageto.
— Ne babilachu pri tio, kion vi ne scias! — kolerighis Ivano kontrauh Gruntin, — ne vi sed mi cheestis tie! Li intence lin surreligis!
— Chu pushis?
— Kial do «pushis»? — incitate de chies malkomprenemo ekkriis Ivano, — tia ulo ne bezonas pushi! Li scipovas tiajn trukojn, ke oni sin gardu! Li anticipe sciis, ke Berlioz trafos sub tramon.
— Chu iu krom vi vidis tiun konsiliston?
— Ghuste tio estas la misshanco, ke nur mi kaj Berlioz.
— Ah ha. Do, kion vi entreprenis, por kapti la murdinton? — chi tiam la kuracisto sin turnis kaj jhetis rigardon al virino en blanka kitelo sidanta flanke che la skribotablo. La virino prenis formularon kaj komencis ghin plenigi.
— Mi entreprenis jen kion. En kuirejo mi prenis kandelon…
— Chu chi tiun? — demandis la kuracisto almontrante la disrompitan kandelon, kiu kun la ikoneto kushis sur la tablo antauh la virino.
— Jes, ghin, kaj…
— Kaj kial la ikoneto?
— Hm, la ikoneto… — Ivano rughighis, — ghuste la ikoneto pleje ilin timigis, — li refoje montris al Gruntin per la fingro, — sed estas tia cirkonstanco, ke li, la konsilisto, nu, mi diru malkashe, li… interkomunikas kun la malsankta potenco… kaj nudmane kapti lin maleblas.
La subflegistoj ial malkrucigis la brakojn kaj ech pli atente observis Ivanon.
— Jes ja, — plu parolis Ivano, — li interkomunikas! La fakto estas nerefutebla. Li proprapersone parolis kun Poncio Pilato. Kaj ne gapu min tiel! Mi diras certajhon. Chion li vidis, kaj la balkonon, kaj la palmojn. Resume, li estis che Poncio Pilato, tion mi garantias.
— Nu, nu, pluen…
— Do, mi alpinglis la ikoneton sur la bruston kaj kuris…
Chi tiam horlogho batis dufoje.
— Oh ho! — ekkriis Ivano sin levante de la kanapo, — jam estas la dua, kaj mi chi tie perdas kun vi la tempon! Pardonon, kie estas telefono?
— Lasu lin al la telefono, — ordonis la kuracisto al la subflegistoj.
Ivano kaptis la auhdilon, kaj dume la virino mallauhte demandis Gruntinon:
— Chu li estas edzighinta?
— Frauhlo, — timigite respondis Gruntin.
— Chu sindikatano?
— Jes.
— Chu tie estas la milicio? — kriis Ivano en la auhdilon, — milicio, chu? Kamarado dejhoranto, tuj aranghu, ke oni sendu kvin motorciklojn kun mitralo por kapti alilandan konsiliston. Kion? Venu min kunpreni, mi mem veturos kune… Parolas la poeto Senhejmulo el la frenezulejo… Diru vian adreson, — li flustris al la kuracisto metinte la manon sur la mikrofonon, poste en ghin kriis: — Chu vi auhskultas? Ha lo!.. Skandalajho! — subite kriegis Ivano kaj jhetis la auhdilon kontrauh la muro. Poste li sin turnis al la kuracisto, prezentis al tiu la manon kaj seke diris «ghis revido» kun evidenta intenco foriri.