Tio estis ekstere, sed ankau interne de Varieteo estis tre mise. De la frua mateno senchese sonoris la telefonoj en la kabineto de Latronov, en la kabineto de Rimskij, en la kontadejo, en la kaso, en la oficejo de Varenuhha. Komence Bazilo Stepanovich provis respondi ion, ankau la kasistinoj respondadis, ion balbutis en la telefonon la lokmontristoj, sed finfine chiuj chesis respondi, char je la demandoj, kie estas Latronov, Varenuhha, Rimskij, tute mankis respondoj. Unue ili provis sin malembarasi per «Latronov estas hejme», sed el la urbo oni replikis, ke oni jam telefonis al lia loghejo kaj la loghejo respondis, ke Latronov estas en Varieteo.

Telefonis ekscitita sinjorino postulante Rimskijon, oni rekomendis al shi telefoni al lia edzino, je kio la audilo ekploreginte respondis, ke ghuste ghi estas la edzino, kaj ke Rimskij nenie troveblas. Estighis ia absurdajho. Purigistino jam rakontis al chiuj, ke veninte en la kabineton de la financa direktoro por ghin ordigi, shi trovis la pordon larghe malfermita, la lampojn shaltitaj, la ghardenflankan fenestron disfrakasita, seghon renversita kaj neniun en la chambro.

Post la deka en la teatron sturme enkuris Mme Rimskij. Shi ploregis tordante siajn manojn. Bazilo Stepanovich tute perpleksighis kaj nenion povis al shi konsili. Kaj je la deka kaj duono venis la milicio. Ghia unua kaj tre trafa demando estis:

— Kio okazas che vi, civitanoj? Pri kio temas?

La shipanaro sin retiris malantau la palan kaj ekscititan libroteniston. Necesis nomi la aferojn per ilia nomo kaj agnoski, ke la estraro de Varieteo, en la persono de ties direktoro, financa direktoro kaj administristo, estas malaperinta kaj trovighas nesciate kie, ke la anoncisto sekve de la hieraua seanco estas veturigita al psikiatria kuracejo, ke, resume, tiu hieraua seanco estis vera skandalajho.

La ploregantan edzinon de Rimskij, laueble shin kvietiginte, oni resendis hejmen, kaj pli ol chion ceteran atentis la rakonton de la purigistino pr la stato en kiu shi trovis la kabineton de la financa direktoro. La oficistojn oni petis reveni al sia laborloko kaj okupighi pri siaj aferoj, kaj post nelonga tempo en la teatro aperis enketistoj kun pint’orela, dikmuskola hundo havanta tre inteligentajn okulojn kaj cigarcindran felkoloron. Inter la varieteanoj tuj trasusuris flustrado, ke tiu virhundo estas neniu alia ol la fama Karoaso. Nu, fakte, ghi estis ghuste Karoaso. Ghia konduto mirigis chiujn. Apenau enkurinte en la kabineton de la financa direktoro, Karoaso ekgraulis nudigante monstrajn flavetajn dentegojn, poste sin kushigis sur la ventron, kaj kun stranga mikso de melankolio kaj furiozo en la okulo, rampis al la rompita fenestro. Venkinte sian timon, la hundo subite saltis sur la fenestrobreton kaj, levinte supren sian maldikan muzelon, sovaghe kaj malicege ekhurlis. Ghi malvolis foriri de la fenestro, graulis, tremetadis kaj sin pretigis elsalti en la ghardenon.

Oni foririgis la hundon el la kabineto kaj relasis ghin en la vestiblo; ghi spur’iris tra la granda enirejo sur la straton kaj venigis la enketistojn al la taksia haltejo. Tie ghi perdis la sekvatan spuron, kaj Karoason oni forkondukis.

La enketistoj sin instalis en la oficejo de Varenuhha kaj venigis unu post alia tiujn oficistojn de Varieteo, kiuj cheestis la incidentojn de la hieraua seanco. Menciendas, ke chiupashe la enketo frontis neantauvideblajn malfacilajhojn. Fojon post fojo la okazajhfadeno rompighis en la manoj.

Chu estis afishoj? Estis. Tamen dum la nokto oni surgluis novajn, kaj nun — faru kion vi volas — ne restis ech unu. Nu, tiu magiisto, de kie li venis? Demandu iun alian. Tamen oni devis ja fari kontrakton?

— Oni devis, — perplekse konfirmis Bazilo Stepanovich.

— Se estis kontrakto, ghi devis pasi tra la librotenado, chu?

— Nepre, — ekscitite jesis Lastochkin.

— Kie do ghi estas?

— Ghi mankas, — ankorau pli palighante respondis la konsternita librotenisto. Kaj fakte, nek en la paperujoj de la kontadejo, nek che la financa direktoro, nek en la kabineto de Latronov estis ech malpleja spuro de la kontrakto.

Kiu estas la familinomo de la magiisto? Bazilo Stepanovich ne scias, li ne cheestis la hierauan spektaklon. La lokmontristoj ne scias. Unu el la biletvendistinoj sulkigis la frunton, pensis, pensadis, fine diris:

— Vo… shajnas Voland.

Chu eblas, ke tamen ne Voland? Eble ne Voland. Eble Faland.

Ighis konstatite, ke en la Alilandanburoo oni nenion ajn audis pri Voland nek pri Faland nek pri ia ajn magiisto.

La kuriero Karpov deklaris, ke la magiisto shajnis sin instali en la loghejo de Latronov. Certe, oni tuj vizitis la apartamenton. Nenia magiisto tie trovighis. Forestis ankau Latronov mem. La mastrumistino Grunjo forestas, kie shin trovi scias neniu. La prezidanto de la domkomitato Nikanoro Ivanich Nudokrudov forestas, la sekretario Prolejhnev forestas!

Rezultis perfekte absurda misajho: malaperis la tuta estraro, hierau okazis stranga skandala seanco, sed kiu ghin realigis kaj lau kies instigo — tion scias neniu.

Перейти на страницу:

Похожие книги