Tamen proksimighis la tagmezo, la horo kiam oni devus malfermi la kason. Sed tio ja estis absolute nepensebla! Sur la pordo de Varieteo oni alkrochis grandegan kartonpecon kun la surskribo:
La librotenisto Lastochkin devis plenumi du urghajn taskojn. Unue, li devis veturi al la
La ordema kaj diligenta Bazilo Stepanovich pakis la monon en tagjhurnalon, kruce chirkauligis la pakajhon per shnureto, shovis ghin en sian tekon kaj, konforme al la instrukcio, li, kompreneble, iris ne al la autobuso nek al la tramo sed al la taksia haltejo.
Tie staris tri veturiloj, sed apenau ties shoforoj ekvidis la pasagheron rapidi al la haltejo, tuj chiuj tri forveturis vakaj el sub lia nazo, sendante al li, sen evidenta motivo, tre malafablajn rigardojn.
Tre surprizite de tiu cirkonstanco la librotenisto longan tempon staris kiel shtipo, cerbumante, kion ghi signifu.
Post chirkau tri minutoj alrulighis vaka taksio, sed la vizagho de la shoforo tuj tordighis, de kiam li vidis la pasagheron.
— Chu vakas? — mirtusinte demandis Bazilo Stepanovich.
— Montru la monon, — malafable respondis la shoforo sen rigardi la pasagheron, Ankorau pli surprizite, la librotenisto, premante subbrake la valoregan tekon, tiris el sia biletujo chervoncon kaj montris ghin al la shoforo.
— Ne! — mallonge diris tiu.
— Pardonon… — komencis la librotenisto, sed la shoforo lin interrompis:
— Chu trirublajn biletojn vi havas?
Nenion komprenante, la librotenisto eltiris du trirublajn biletojn kaj montris ilin al la shoforo.
— Enveturighu! — tiu kriis kaj mallevis la flageton de sia taksimetro per frapo, kiu ghin preskau disfrakasis. — Ni iru.
— Vi ne havas shanghmonon, chu? — nekuraghe demandis la librotenisto.
— Plenan poshon da shanghmono mi havas! — blekegis la shoforo, kaj Lastochkin vidis en la retrospegulo liajn sangoshvelajn okulojn, — tio estus hodiau mia tria okazo. Ankau al la kolegoj la samo okazis. Iu kanajlo donas al mi chervoncon, mi denombras al li la restajhon, kvar rublojn kvindek… li elveturighas, la fiulo! Post kvin minutoj mi rigardas — anstatau la chervonco estas etikedo de mineral’akva botelo! — La shoforo prononcis kelkajn nepreseblajn vortojn. — Alia, che la placo Zubovskaja. Chervonco. Mi redonas tri rublojn. La ulo foriris! Mi shovas la manon en la monujon, tie sidas abelo — pik en la fingron! kaj forflugas. Ah vi!.. — la shoforo refoje enshovis nepreseblajn vortojn, — kaj la chervonco mankas. Hierau en tiu Varieteo (nepreseblajho) iu vipuro prestidigitisto prezentis seancon kun chervoncoj (nepreseblajho).
La librotenisto stuporis, shrumpis kaj faris tian mienon, kvazau la vorton
Veturigite kien li bezonis, la librotenisto bonorde pagis, eniris la konstruajhon, rapidis tra la koridoro al la kabineto de la direktoro, kaj jam survoje li komprenis, ke li trafis mistempe. Nekutima malordo regis en la kancelario de la Spektaklokomisiono. Preter la librotenisto kuris kurierino kun la kaptuko deglitinta malantauen kaj kun elorbitighantaj okuloj.
— Nenio, nenio, ja nenio, miaj karaj! — shi kriis en la aeron, — la jako kaj la pantalonoj estas chi tie, sed en la jako estas nenio!
Shi malaperis en iu pordo, kaj tujsekve audighis tintado de frakasata vazaro. El la sekretariejo elkuris konatulo de Lastochkin, la estro de Unua Sekcio de la Komisiono, sed li estis en tia stato, ke la libroteniston li ne rekonis kaj senspure malaperis.
Frapite de chio chi tio, la librotenisto atingis la sekretariejon, kiu samtempe estis la antauchambro de la kabineto de la prezidanto de la Komisiono, kaj tie li tute konsternighis.
De malantau la fermita pordo de la kabineto audighis timinda vocho, sendube apartenanta al Prohhoro Petrovich, la prezidanto de la Komisiono. «Li shajnas ordigi al iu la kapon» pensis la konfuzita librotenisto; li turnis sin malantauen kaj vidis ion alian: en la leda braksegho, retroklininte sian kapon sur la apogilon, nehaltigeble ploregante, kun malseka poshtuketo en la mano, kushis, etendinte siajn longajn gambojn preskau ghis la mezo de la chambro, la persona sekretariino de Prohhoro Petrovich, la belulino Anna Richardovna.
Shia tuta mentono estis makulita je lippashtelo, nigraj flustrioj de likvighinta tucho trenighis de la okulharoj sur shiajn persikajn vangojn.